Culture Warrior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Culture Warrior
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bill O'Reilly
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
vdr

Culture Warrior (en la angla: Kulturmilitisto) estas bone-vendanta libro skribita de la politika komentisto Bill O'Reilly, eldonite en la aŭtumno de 2006. O'Reilly pretendas, ke usono estas en la centro de "malica kulturmilito" inter "tradiciistoj" kaj "progresemuloj". O'Reilly aperis ĉe The Colbert Report por promocii la libron kaj rivelis, ke li estas en la Granda Kanjono en la bildo de la kovro.

O'Reilly instigas militon kontraŭ "la devoligintaj furzoj de la progresema movado, kiuj volas ŝanĝi usonon drame: modli ĝin en la similaĵon de Okcidenta Eŭropo. La termino "progresemulo" estas uzita vaste trans la libro.

La progresemuloj de O'Reilly estas certaj socialistoj, kiuj estas malamikaj al Kristanismo kaj tradiciaj usonaj valoroj. Pagite de "kelkaj maldekstregaj miliardistoj", la "progresemuloj" estas ŝanĝantaj usonon per domini gravajn gazetojn kaj retan televidon, per la laboro de tiaj organizoj kiaj la American Civil Liberties Union kaj per "juĝa agismo".

En la enkonduko de la libro, O'Reilly priskribas sin kiel "eble la plej polemika dissendisto en la nacio. Ja, lia libro ricevis kaj alt-ĉartajn vendojn kaj severan kritikon, inkluzive kritikojn, ke la libro estas "sinkompatema" kaj "plenplena de faktaj eraroj".