Cunamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo de cunamo far Katsushika Hokusai en 1831. Fone videblas la Monto Fuĵio

Cunamo (devenas el 津波 [cunami] - ondego en haveno) estas ondego kaŭzita de neveteraj agadoj: submara sismo, grunda terenglito, vulkana agado, meteorŝtono, ktp.

Eko de cunamo

Submaraj sismoj, kiuj formas fendegon

Cunama ondo ĉe la tajlanda marbordo okaze de la 2004-a Hinda-Oceana Tertremo

Dum tia sismo, plato de la submara planko malsupreniras, rilate al alia plato. Tiuokaze, la tuta superanta akvokolono malsupereniras, pro premaj kaŭzoj (subpremantaj ondoj). Sekvas Risorto-fenomeno (La premo-ondo, kiu malsuprenirigis la akvon fakte estas sinsekvo de fortaj / malfortaj premoj), kiu igas la akvon superanta la movinta plato supreniri, kaj malsupreniri plurfoje, kio klarigas la fakton, ke cunamo ofte estas sinsekvo de pluraj ondegoj.

Eksperimento

Oni povas maketigi tiun subpreman ondon faligante glason en la akvo de iu akvujo (fiŝujo, aŭ ĉiuj aliaj akvujoj, kiuj estas sufiĉe grandaj kaj travideblaj). La glaso devas esti minimume 1 centimetron sub la akvonivelo je la momento, en kiu vi faligas ĝin.) . La akvonivelo malsupreniras pro la suba premo kreita, kaj resupreniras pro la "risorta" fenomeno. Oni povas mezuri la grandecon de la ondo per papero (kelkaj centimetroj por ĉiuj flankoj) jam parte metita en la akvon, sur kiun oni desegnadis per fontoplumo. Oni povas montri la ekan nivelon sur la papero, kaj oni povas ĝin kompari kun la plej granda nivelo de la ondo. La inko estas akvumita (tial vi bezonas fontoplumon) ĝis la plej granda nivelo de la ondo ... La rezultoj estas tre klare videblaj. Se vi volas pli precizajn mezurojn, enmetu en la akvon du aŭ tri gutojn da puriglikvaĵo, tiel vi malkreskigos la supraĵan tension, kiu falsas la mezurojn, kaj tiel vi alproksimiĝos al la realeco (La maketo estas malpli granda fenomeno, do la fortoj devas esti malpli grandaj).

Submara terenglito

Dum submara terenglito, la akvokolono, kiu superas la glitantan terenon ankaŭ estas aspirata per la malpli granda premo kreita.

Meteorŝtonoj

Eta meteorŝtono

Reago de la cunamondo en varia profundeco

Eta meteorŝtono transdonas sian energion al la akvo, estigante same kiel ĉi supre ejojn da etaj kaj grandaj premoj ktp...

Maketoj eksperimentaj---> Oni povas maketigi la fenomenon per faligo de la glaso en la akvon, ĉifoje 1 cm super la akvo. Same oni povas mezuri la ondalton. Ĉifoje, la nivelo estas treege pli alta. Se vi metas la mezurilon en iu angulo de via akvujo, vi eble rimarkos, ke la akvo-nivelo estos pli granda ĉe la angulo. Estas fenomeno konata : konverĝado de la ondo al angulo. Ni vidos tiun fenomenon pli profunde poste. Se vi volas ne vidigi tiun altigon de la ondo, faligu la glason en iun angulon de la akvujo, sed almenaŭ du centimetrojn for de la du flankoj (Se vi tion ne faras, estas problemoj pri refleksado de ondoj sur la flankoj) kaj metu la mezurilon en la alia angulo, eble unu centimetron for de la angulo...

Grandega meteorŝtono

Se grandega meteorŝtono hazarde trafus la teron en iu marego, ĝi transdonus sian preskaŭ tutan energion per varmigo de la akvo, kio estigus akvokratero. La tuta akvo sufiĉe proksime al la koliziejo gasiĝus. La akvo ĉirkaŭanta tiun krateron plenigus ĝin pro gravito, kio estigus ankoraŭ premondoj... Tre grandega meteorŝtono sufiĉus por estigi ondon grandegan, kiu povus nuligi la tutan homaron (Vi povas vidi usonan filmon : Deep Impact, kiu montras sufiĉe precize kio okazus... Estas unu el la plej science ĝusta filmoj el Hollywood).

Maketoj eksperimentaj ---> Por maketigi tiun fenomenon, prenu eksplodantan balonon (ballon de baudruche france, mi ne trovis precizan tradukon... Kiu havas povas sendi ĝin al mi) kaj plenigu ĝin per aero, tiel, ke ĝi povu eniri la akvujon almenaŭ duone. Enigu ĝin en la akvon duone, kaj eksplodigu ĝin per nadlo. Atentu, tiu fenomeno estas tre granda, kaj tutcerte akvo foriros el la akvujo, do ne faru la eksperimenton en via salono... Tio montras la fortecon de tia fenomeno.

Disvastigo

Cunamŝirmilo en Cu-Ŝi, Japanio

La cunamo disvastiĝas laŭ la rapideco : r = kvadrata radiko de (g*h), kie g egalas al 9.83 kaj h estas la profundo en la loko, kie la cunamo discastiĝas. Tiu rapideco povas alproksimigi 1000 km/h. Oni komprenas, ke kiam la profundo malkreskiĝas (alveno apud marbordo), la cunamo malrapidiĝas. Tiun malrapidiĝon akompanas grandigo de la ondo, kiu povas esti tre grava fenomeno. La debeto de la ondo estas konstanta, do la volumeno estas inverse proporcia kun la rapideco. La rapideco sur la marbordo kutime estas ĉe 100 km/h.

Maketoj eksperimentaj ---> Tiun grandigon de la ondo oni povas maketigi per pluado de planko supreniranta en la akvujo. Ĝi devas esti sufiĉe fortika (ne papero), do ligna planko estas sufiĉe bona solvo... Ree faligu la glason en angulon de la akvujo (nur 1 cm super la akvo, aŭ tuŝante la akvon) kaj observu la mezurilon, kiun vi estos metinta en la fora angulo. Ĉifoje, la ondo ja devas kreskiĝi ĉe la angulo. Oni povas konkludi, ke la ondoj konverĝadis al tiu angulo, kie la tri planoj renkontiĝas (du flankoj de la akvujo + la planko, kiu devas preskaŭ tuŝi la akvonivelon de sube, sed ne tute).

Tio klarigas, kial Hilo estas loko, kie cunamoj kelkfoje estas rikordoj...

Pro malrapidiĝo de la ondoj al la alveno en neprofundaj lokoj, la ondoj refraktas kaj difraktas, kaj tre ofte alvenas paralele al la marbordo.

Vidu ankaŭ