Dány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dány (dAnj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Bazaj informoj

Geografio

Dány situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, inter grandvilaĝo Sülysáp kaj urbo Tura. Gödöllő troviĝas 15 km-ojn.

Historio

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1327. En la turka erao la komunumo ne senhomiĝis, eĉ la loĝantoj konstruis romkatolikan templon. En 1909 novgotika romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo konstruiĝis, kies turo estas 47 m-ojn alta.

Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago kune kun feriejo troviĝas.