Dúbhglás de hÍde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dúbhglás de hÍde (17-a de januaro 186012-a de julio 1949), angle Douglas Hyde, fondis la movadon por savi la irlandan lingvon, Conradh na Gaeilge en 1893.

Li estis angladevena protestanto, filo de anglikana pastro, sed li pli faris por la irlanda lingvo ol iu ajn alia. Pro tiu granda laboro oni unuvoĉe elektis lin unua prezidento de Irlando en 1937.

Li estis ankaŭ irlandlingva verkisto, universitata profesoro de la irlanda lingvo kaj spertulo pri la irlanda literaturo.