Dai Liming

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

DAI Liming (1941-2005) estis ĉina sciencisto, edukisto kaj entreprenisto. Li mortis la 6-an de marto 2005 en Guangzhou (Kantono), Ĉinio.

Fine de la 1970-aj jaroj li kunorganizis la Xinhua-an Korespondan Lernejon de Esperanto, en kiu lernis kelkcent mil homoj. Komence de la 1980-aj jaroj li kunfondis la Changchun-an E-Asocion. Li multe vojaĝis en Ĉinio kaj ĉie fervore propagandis Esperanton. En 2004 li trejnis grupon de volontuloj por la 89-a UK en Pekino. Dum la UK li organizis eksterordinaran kantadon de "La Espero" sur la Granda Muro, kiu neforgeseble impresis la ekskursantajn kongresanojn.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj