Damodar Mauzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damodar Mauzo
Damoda Mauzo en Januaro 2011.
Damoda Mauzo en Januaro 2011.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1944 (1944-08-01) (79-jaraĝa)
Lingvoj konkana vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Verkado
Verkoj Carmelin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damodar MAUZO [damodar maŭzo; en la konkana: दामोदर मावजो], (La 1-an de aŭgusto 1944, en Majorda, Portugala Barato) estas barata novelisto, romanisto, kritikisto kaj film-verkisto en la konkana. Al li estis atribuita en 2021, la Premio Gjanpith. Post Ravindra Kelekar, Mauzo estis la dua verkisto en la konkana honorita per la Gjanpith. Jam en 1983 kaj 2011, liaj romanoj Karmelin (1981) kaj Tsunami Simon (2009) ricevis aliajn premiojn. Li estas la aŭtoro de novelaroj, romanoj, infanlibroj, kaj biografioj. Pluraj el liaj verkoj estis tradukitaj en aliajn lingvojn; ekzemple, la jam menciita Karmelin estis tradukita en almenaŭ 12 lingvojn.

Lia elementa edukado estis en la maratha kaj portugala lingvoj. Dum la altlernejo la instrulingvo estis la angla. Dum sia bakalaŭriĝo (en Mumbajo), li ekverkis en la konkana kaj populariĝis. Post lia edukado, li revenis al Goao kaj eklaboris en la familia butiko. La vilaĝo Majorda en kiu li loĝas, estas plejparte katolika. Tio influis multe liajn verkojn kiuj ofte reprezentas ĉiutagan katolikan vivon de Goao.

Maŭzo estis konata ne nur kiel verkisto sed ankaŭ kiel aktivulo. Li aktive partoprenis la historian opinisondon kiu okazis en Goao en 1967 por decidi la politikan statuson de tiam ĵus liberigita Goao. Li instigis homojn de Goao voĉdoni favore al la konservado de propra identeco, kaj malaprobe al la kuniĝo kun la najbara gubernio de Maharaŝtro. Inter 1985-87 li estis en la estraro de sukcesa popola movado de Goao kiu celis apartan guberniigon por Goao kaj oficialigon de la konkana kaj ĉe la gubernia nivelo kaj en la barata konstitucio. Li ankaŭ estis altranga funkciulo en la registara beletra akademio, Sahitya Akademi. Ekde 2010, li estas la kunfondinto kaj kunkuratoro de la Goaa Festivalo de Arto kaj Literaturo (GALF).