Dancbando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancbando Larz-Kristerz 2008

Dancbando (svede: dansband) estas muzikoĝenro, kies origino situas en Svedujo en la 1970-aj jaroj.

Dansbandsmusik (esperante: dancbandomuziko) popularegiĝis en Svedujo kaj Norvegujo en la 1970-aj, 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Dancobando estas bando, kiu ludas dancmuzikon, ofte Bugg kaj Foxtrot. La sveda vorto dansband signifas foje ankaŭ la muzikoĝenron.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kantotekstoj de dancbandmuziko estas ofte ĝojaj kaj temas pri amo, amikeco kaj paco. Ofta temo estas dancado mem, kaj la bona iama epoko.

Stiloj[redakti | redakti fonton]

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol dancbandmuziko vere populariĝis, kutimaj ĵazorkestroj ludis dancmuzikon. En la 1950-aj jaroj malgrandiĝis la intereso pri ĵazmuziko kaj dancmuziko evoluis al popmuziko. Plej famiĝis la bandoj Flamingokvintetten, Ingmar Nordströms, Wizex kaj Matz Bladhs en la 1970-aj jaroj.

En la 1990-aj jaroj dancbandmuziko disiĝis en du kategoriojn: mogen (svede matura) kaj moderna. La moderna stilo estis influita de rok-muziko kaj celis ĉefe junulojn, dum la mogen-stilo estis preferata de pli maljunaj homoj. Tiu ĉi muziko estis malpli rapida kaj similis foje al Schottis, HamboSnoa. En la 1990-aj jaroj dancmuziko estis ludita ĉefe en la mogen-stilo, sed kun iom da moderno, nomata fräschmogen. Bandoj, kiuj ludis tian muzikon estis Blender, Arvingarna, Candela, Joyride kaj Fernandoz.

Geografiaj kaj regionaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

En la diversaj regionoj dancbandmuziko estas diversstila. En la sudsveda regiono Skåne troviĝas influoj de Country kaj ĝi estas kutime malrapida. En Mezsvedujo, de kie devenas la plej famaj mogen-bandoj kiel Vikingarna kaj Sven-Ingvars, Bugg estas populara. En Norrland dancbando estas ofte pli rapida kaj influita de rok-muziko. Tial oni povas konsideri norrlandan dancbandmuzikon kiel la plej moderna.

Konataj bandoj[redakti | redakti fonton]

Konataj kantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]