Daniel Bovet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Bovet

Daniel BOVET (naskiĝis la 23-an de marto 1907 en Fleurier apud Neŭŝatelo, Svislando, mortis la 8-an de aprilo 1992 en Romo) estis itala farmakologo. En 1957 li ricevis la nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino. Li esploris pri la ĥemiterapio, la sulfaj drogoj kaj la farmakologio de kuraro.

Kiel filo de la esperantisto Pierre Bovet, li lernis Esperanton en sia infanaĝo; li estis unu el la unuaj denaskaj esperantistoj. Tamen siajn verkojn li publikigis nur en la franca, angla kaj itala.