Darnózseli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Darnózseli (darnoĵeli) estas unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Mosonmagyaróvár.

Preĝejo de Darnózseli

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Darnózseli situas sur insulo de Danubo Szigetköz, meze de Danubo kaj Mosoni Duna, kie estas nur flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio tie vivis hungaroj, la insulo defendis ilin de la mongoloj, turkoj. Ankaŭ tie estis rabadoj, bataloj, tamen la loĝantaro pluvivis, la vilaĝo ne detruiĝis. Krom fiŝistoj, ŝipistoj estis ankaŭ agrokultivistoj. En 1934 memstaraj vilaĝoj Mosondarnó kaj Zseli unuiĝis. En 1944 la germanoj forigis la judojn. En 1959 en Darnó (kolĥozo) pri Paco formiĝis, dume en Zseli pri Orspiko. Ili kuniĝis en 1963 . En 1976 formiĝis el la ĉirkaŭaj vilaĝoj granda kolĥozo Hungara-Ĉeĥoslovaka Amikeco.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la romkatolika novgotika Preĝejo de Sankta Jozefo (Darnózseli) el 1930.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Darnó naskiĝis pedagogo-juristo Mihály Karácson.