Darrtor (Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darrtor
turo • urba pordego [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoSaalfeld
- koordinatoj50° 38′ 58″ N, 11° 21′ 42″ O (mapo)50.64938510623811.361692704882Koordinatoj: 50° 38′ 58″ N, 11° 21′ 42″ O (mapo)

Darrtor (Turingio)
Darrtor (Turingio)
DEC
Darrtor
Darrtor
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Darrtor
Vikimedia Komunejo:  Darrtor (Saalfeld/Saale) [+]
vdr
Darrtor, urbopordego kaj nun belvidejo

La urbopordego Darrtor troviĝas en Saalfeld, Germanio. Ĝi troviĝas ĉe la fino de la strato Darrtorstraße (nomo en 1484: "Tahrgasse")

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi nomo etimologie estas verŝajne slava de "trg" (=bazarplaco) tiel ke ĝi nomus la vojon al la ekster la urbomuroj situinta antaŭurbo "Alter Markt". Tiu ĉi setlejo estis provizanta por la Reĝa rezidejo kaj la Benediktana monakejo kaj estas ĉirkaŭ du jarcentoj pli malnova ol la urbokerno ĉirkaŭmurita. Enkorpigo de la setlejo en la urbon Saalfeld ne estis antaŭ la jaro 1863.

Jam je la fino de Mezepoko la turo uzitis mallibereje. Dum la Kamparanaj ribeloj enkarceriĝis almenaŭ kelkajn semajnojn ne malmultaj civitanoj kiuj volis sturme preni la Benediktanan monakejon. En 1570 la malliberejo pligrandiĝis kaj uzitis por tio ankaŭ la teretaĝo: pro tio oni fermis la transpasejon kaj konstruis flanke pordeton en la urbomuro. Samtempe estiĝis supre gvatista loĝejo (trabfakaĵo). La prizono ekzistis tiuloke ĝis la fino de la 19-a jarcento. En 1888 instalitis publika pesilo kun pesilista dometo tie, kiu funkciis ĝis 1968. Enloĝita estis la turo eĉ ĝis 1986. Restaŭradlaboroj estis en 1968 (kun remalfermo de la transpasejo), en 1991/92 kaj en 1998. Danke al engaĝiĝo de honoroficuloj eblas nuntempe grimpi supren kaj ĝui belvidon super la urbon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri la plej malnova kaj plej interesa pordegoturo; ĉefe ĝi datumas el la 14-a jarcento. La belfrida konstruaĵo de kvin etaĝoj staras sur kvadrata horizontala projekciaĵo havante transpasejon krucan volbon kun ogivarkaj pordegoj. En tri etaĝoj kun traboj, unu super la alia, estas rektangulaj etaj fenestroj kaj multaj konsoloj por la alkonstruebleco de orieloj. Plej supre troviĝas platformo kun krenelokrono. Meze de la platformo stariĝas ŝtona konusa spajro. Kontraŭe al ĉiuj aliaj saalfeld-aj urbopordegoj Darrtor neniam havis antaŭpordegon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informtabuloj en la urbo.