Dax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dax

Placo de la katedralo
Placo de la katedralo

Administrado
Lando Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Landes (subprefektejo)
Arondismento Dax (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro Jacques Forté
2001-2008
Poŝtkodo 40100
Kodo laŭ INSEE 40088
Retpaĝaro http://www.dax.fr/
Demografio
Loĝantaro 19515  (1999)
Loĝdenso 991 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 42′ N, 1° 3′ W43.706944444444-1.0513888888889Koordinatoj: 43° 42′ N, 1° 3′ W
Alto De 2 al 46 m
Areo 20 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Dax (Francio)
DEC
Dax
Situo de Dax
v  d  r
Information icon.svg

Dax [daks] (aŭ okcitanlingve Dacs) estas franca komunumo lokita en la departemento Landes kaj en la regiono Akvitanio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. La urbo apartenas al la historia regiono Gaskonjo.

Dax havas proksimume 20 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Dacquois. Dax estas famkonata pro sia rugbea teamo (la loka Sporta Unio estis kreita en 1904), kaj pro taŭroludoj. Ĝi estas plie la plej grava termobaneja urbo de Francio, pli vizitata ol VichyVittel.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dax, subprefektejo de la departemento Landes, troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Adour, kun cetera kvartalo (Le Sablar) sur la dekstra bordo. La urbo situas meze de la vojo inter Bayonne kaj Mont-de-Marsan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La latina devizo de la urbo, « Regia Semper » (ĉiam reĝa) estas tipa devizo de libera urbo, kiu agnoskis nur la ordonpovon de la reĝo de Francio (ne iu feŭda landsinjoro). La unua nomo de la urbo estis Aquæ (aŭ Aquæ Tarbellicæ), tio estas « la akvoj » en la latina lingvo. Tio sekve aliformiĝis en Acq, d'Acqs kaj finfine Dax.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Dax plejparte baziĝas sur termobanejoj, kiuj havigas multajn postenojn al la loĝantoj. Danke al tio, Dax viciĝas inter la plej riĉaj komunumoj de la departemento Landes : la urbo gastigas proksimume 55 000 kuraculojn ĉiujare.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]