Deĵima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Deĵima
Deĵima desegnita akvaforto de Nagasaki-Golfo el 1828
Deĵima desegnita akvaforto de Nagasaki-Golfo el 1828
Geografia situo 32° 45′ N, 129° 52′ O32.743333333333129.87305555556Koordinatoj: 32° 45′ N, 129° 52′ O
Deĵima (Japanio)
DEC
Deĵima
Ŝtato Flago de Japanio Japanio
v  d  r
Information icon.svg

Deĵima (japane 出島) estis artefarita insulo en golfo de Nagasaki. Dum la Edo-epoko, ĝi estis la sola loko de la rekta komerco kaj varoŝanĝo inter Japanio kaj Nederlando ekde 1641 ĝis 1859. Nuntempe, ĝi estas nacia historia loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nederlandaj infanojn ludantaj badmintonon en Deĵima

La insulon faris enlandaj komercistoj ekde 1634, du jarojn laŭ ordono de tiama Tokugawa-ŝogunreĝimo. Ĝia celo estis observi portugalajn komercistojn. La portojn kaj ponton financis la ŝogunreĝimo, kaj aliajn financis 25 komercistoj de Nagasaki, inklude Takagi Sakuemon, Takashima Shirobei. Ili kontaktis ke portugalaj komercistoj pagu 80 kan-ojn unujare al la financintoj kiel renton.

En 1639, Tokugawa-Ŝogunreĝimo elpuŝis portugalojn eksterlanden por malhelpi propagandon de kristanismo, Deĵima iĝis senhoma insulo. En 1641, oni translokis sidejon(Nederlanda Komercodomo) de la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio (Verenigde Oostindische CompagnieVOC) kiu sidis tiama Hirado.

La gvidanton de la insulo nomumis la japanoj kapitano(カピタン) kaj kiu estis devigita unufoje en ĉiu jaro (post 1790 nur ĉiun kvaran jaron) veturi al Edo, por dankesprimi. Li povis kunportis sian kuraciston. Tra la insulo trafis Japanion ankaŭ bildoj, ideoj, okcidentaj influoj.

Kelkaj kuracistoj de Deĵima kiel Caspar Schamberger, Engelbert Kaempfer, Carl Peter ThunbergPhilipp Franz von Siebold havis grandan influon je la evoluo de la japana medicino.

La dua kapitano Maximiliaan le Maire persvadis malmultekostigi renton de 80 al 55 kan-ojn unujare.

Oni regule malpermesis japanojn eniĝi la insulon sen publikaj aferoj, kaj malpermesis nederlandanojn eliĝi la insulon. Siebold kiu estis fidita kuracisto, povis eliĝi la insulon eksterregule. En 1651, komenciĝis ĉiujara festo Nagasaki-Kunchi, oni permesis ĉinojn kaj nederlandanojn spekti sur marponto la feston.

En 1855, Nederlando kaj Japanio faris la trakstaton,Nederlanda-Japana Traktato pri Amikeco, do oni permesis nederlandanojn eniĝi urbon de Nagasaki. En 1856, oni faris dekreton de malfermo de Deĵima, kaj aboliciis japanajn oficistojn de Deĵima. En 1859, oni malfermis la Nederlandan Komercodomon do Deĵima finis sian funkcion.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Deĵima en aprilo de 2006

Post malfermo de Japanio en la dua duono de la 19-a jarcento, Deĵima iĝis - danke al pluaj grundakiroj - parto de urba kerno de Nagasaki. Oni dumtempe (1990-aj jaroj) rekonstruis tiamajn domojn laŭ malnovaj planoj, desegnoj.