Deklaracio pri framasonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Deklaracio pri framasonismo Quaesitum est estas pontifika dokumento de la Kongregacio por la doktrino de la kredo koncernanta framasonismon, promulgita la 26an de novembro 1983 kaj aprobita de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La teksto prezentiĝas kiel respondo al tiuj kiuj petis ĉu la juĝo de la Katolika Eklezio rilate framasonismon estas ŝanĝata, pro la fakto ke ĝi ne estas eksplicite menciita en la nova Kodo de Kanona Juro.

La Kongregacio por la doktrino de la kredo asertas ke la juĝo de la katolika Eklezio ne estas ŝanĝata, ke la aliĝo al tiuj asocioj restas malpermesita, kaj ke la katolikaj fideluloj al ĝi adherantaj vivas en stato de morta peko, pro tio estas al tiuj rezervita la medicina puno de la ekskomuniko dum la restado en tiuj asocioj.

Senŝanĝas tial la negativa juĝo de la Eklezo pri la framasonismaj asocioj ĉar iliaj principoj estis ĉiam konsiderataj neakordigeblaj kun la doktrino de la Eklezio kaj tial la aliĝo al ili restas malpermesita. La fideluloj membriĝantaj al tiuj asocioj, krom vivi en stato de grava peko, perdas la rajton aliri Eŭkaristion. Tiele kardinalo Joseph Ratzinger, estonta Papo Benedikto la 16-a, fine emerita papo. [1]

Motivaĵoj[redakti | redakti fonton]

La dokumento estis bezonata ĉar la nova kanona kodo, malsame ol la kodo de 1917, ne mencias framasonismon; referencon al tiu problemo oni vidas en la koda kanono 1374 kiu altrudas: “Tiu kiu adheras al asocio komplotanta kontraŭ la Eklezio estu punata per ĝusta puno; krome tiu kiu promovas kaj regas tian asocion estu punata per interdikto. Tia deklaro klarigas definitive la juĝon de la Eklezio rilate framasonismon.[2]

La intrinsekaj motivaĵoj estas: framasonismo konfesas, ordinare statute, naturalismon. Temas ĉi -kaze pri filozofia naturalismo kiu fondiĝas sur la principo laŭ kiu ne eblas scii ion pri la dia revelacio ĉar la nura vojo al la scio estas la scienca metodo. Evidente, se la dia Revelacio ne eblas aŭ nekoneblas kristanismo senfundamentas. [3]

Evidente, laŭ scienculoj dikredantaj, la vojo al la scio ne limiĝas al determinataj sciencaj metodoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deklaracio pri framasonismo, aŭtoro: Kongregacio por la doktrino de la Kredo.
  2. [1].}
  3. Rimarkindas ke se la Katolika Eklezio celas pri la eterna savo de framasonoj, precipe zorgas por ke siaj fideluloj konsciu pri la kontrasto de sia kredo kun framasonismo. Tio en ĉiuj dokumentoj kiuj de plurjacentoj la Apostola Seĝo promulgis rilate framasonismon, kiuj estas:
    • 1738, la papa buleo "In eminenti apostulatus" de papo ààààà [1]
    • 1751, la papa buleo "Providas" de Benedikto la 14-a [2]
    • 1884, publikigo de la encikliko "Humanum Genus" de papo Leono la 13-a [3]
    • 1917, Benedikto la 15-a entenigis en la "Codex Juris Canonici (kanona kodo) la leĝerojn n. 684 kaj n. 2335.
    • 1983, en la nova etoso de la dua Vatikana Koncilio, Johano Paŭlo la 2-a promulgis àààà.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]