Del LaGrace Volcano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Del LaGrace Volcano
Persona informo
Naskonomo Deborah Diane Wood
Naskiĝo 26-an de julio 1957 (1957-07-26) (66-jaraĝa)
en kantono Oranĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of Derby
Okupo
Okupo artistofotisto • GLAT-aktivulo
vdr

Del LaGrace Volcano (naskiĝis la 26-an de Julio, 1957) estas genrokvira artisto, prezentisto, kaj aktivulo el Kalifornio. Ria laboro inkluzivas instaladon, prezentadon kaj kinarton kaj pridemandas la agadon de genro sur pluraj niveloj, precipe la agadon de inumeco kaj masklumeco.

Identeco[redakti | redakti fonton]

Naskite interseksa, Volcano disvolvis kaj biologie inajn kaj biologie masklajn ecojn kiel adoleskanto sed estis edukita kaj sociigita kiel ino.[1] Ri plu vivis la unuajn 37 jarojn de sia vivo kiel ino, sed ekde tiam vivis kaj kiel masklo kaj kiel ino. Del LaGrace Volcano (antaŭe nomata Della Grace) plu adoptas sian veran memon tra sia nomo kaj genro. Post geedziĝi kun kvira viro, Johnny Volcano, ri prenis sian nunan nomon por defii la "dugenran status quo." Johnny nun estas ŝanĝinta sian nomon dum Del konsevis la familinomon kaj transdonis ĝin al iliaj du infanoj, Mika kaj Nico. Del estas en partnereco kun la patrino de la infanoj, Matilda Wurm, ekde 2006.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anglalingva artikolo pri Volcano [1]
  2. Anglalingva artikolo pri Volcano [2]