Dennis Tito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dennis Tito

Dennis TITO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1940 en Queens/Novjorko) estas usona entreprenisto kaj unua kosmoturisto en la kosmoesplora historio.

Post la sukcesaj studoj kaj kvinjara agado ĉe NASA, fondis li en 1972 la financan entreprenon Wilshire Associates, kiu analizas per kvantitativaj analitikaj metodoj la riskojn de financaj transakcioj.

Dum la antaŭpreparoj por la kosmoveturo, li sukcese faris ekzamenon kiel radioamatoro kaj povis uzi per la usona voknomo KG6FZX la amatoran sendilon de IKS.

Li ekveturis la 28-an de aprilo 2001 sur ferdeko de rusa Sojuz-kapsulo per Sojuz TM-32 al Internacia Kosmostacio. Du tagojn poste, la 30-an de aprilo 2001 dokis la kosmoŝipo je 9.59 MET ĉe la kosmostacio. Lin akompanis du kosmonaŭtoj Talgat Mussabajev kaj Jurij Miĥajlviĉ Baturin dum la veturo. La 6-an de majo 2001 surteriĝis Tito sur la stepo de Kazaĥstano.

Lia plano kaŭzis akran kontraŭstaron ĉe NASA, sed finfine la rusoj sukcesis efektivigi tion. Li pagis por la veturo 20 milionojn da usonaj dolaroj.