Deutsche Gesellschaft für Psychologie
Germana Societo pri Psikologio | ||
---|---|---|
Deutsche Gesellschaft für Psychologie (DGPs) | ||
profesia societo • volontula asocio | ||
Komenco | 1904 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | formale Göttingen, oficejo en Berlino | |
Tipo | profesia asocio | |
Agareo | ||
Membro de | Informationsdienst Wissenschaft • Coalition for Advancing Research Assessment vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | dgps.de | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
La Deutsche Gesellschaft für Psychologie (DGPs) - en Esperanto "Germana Societo pri Psikologio" - estas unu el du nacie gravaj asocioj de profesiaj psikologoj en Germanio kaj aparte fokusiĝas pri psikologoj laborantaj en esploraj kaj altlernejaj institucioj. La organizaĵo fondiĝis en 1904 kaj havas sian sidejon formale en Göttingen, kvankam la agado praktike kunordigiĝas pere de oficejo en Berlino. Nuntempe ĝi havas proksimume 2 500 membrojn.
La dua granda tiaspeca asocio en Germanio cetere nomiĝas Berufsverband Deutscher Psychologinnen und Psychologen (BDP) - en Esperanto "Profesia Asocio de Germanaj Gepsikologoj" - kaj per membraro de pli-malpli 13 000 personoj (proksimume triono de la en Germanio profesie agantaj psikologoj) kompare multe pli grandas. Sed pro sia pli ol 100-jara tradicio kaj fokuse scienca orientiĝo ankaŭ la Germana Societo pri Psikologio havas utilan funkcion en nacia kaj internacia scienca kunlaboro.