Devadato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{{nomo}}}
Sanskrite: देवदत्त
(Devadatta)
Palie Devadatta
Sinhale දේවදත්ත
Ĉine: 提婆達多
Japane: 提婆達多
(Daibadatta)
Birme: ဒေဝဒတ်
Vjetname: Đề-Bà-Đạt-Đa
Informoj
vdr

Devadato estis bikŝuo, kuzo kaj bofrato de la budho Gotamo,[1] kaj frato de Anando, unu el la dek ĉefaj disĉiploj. Devadato estis kolijo kaj ŝakjo kaj, laŭ la rakontoj, disiĝis de la samgo de la budho Gotamo kun 500 bikŝuoj por starigi sian propran samgon. En la Cullavagga, sekcio VII de la Vinayapiṭaka de Teravado, kiu pritraktas la skismon, oni rakontas kiel Devadato bikŝuiĝis kune kun pluraj aliaj familianoj kaj klananoj de la budho Gotamo.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Devadatta en Sanskrito signifas donita de dio, kiel en Latino Deodatus. La konko uzita de Arĝuno dum la milito de Kurukŝetro en la Bagavadgito ankaŭ nomiĝas Devadatta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Devdutt Pattanaik: How Devdutt Saved Buddhism.
  2. Horner, I.B. (1963). The book of discipline Vol. V (Cullavagga), London Luzac, pp. 259-285