Devon-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Devon-insulo
Devon-insulo kun Haughton-kratero
satelita foto

La Devon-insulo (angle Devon Island) estas la dua plej granda insulo de la Insuloj de Reĝino Elizabeto kaj apartenas al teritorio Nunavuto, Kanado. Ĝin najbaras la Ellesmere-insulo en la nordo, Baffin-insulo sude. Ĝi havas la surfacon de 55.247 km² kaj estas la plej granda neloĝata insulo de la Tero. La orienta triono de la insulo estas kovrita per glacikovraĵo kun diko de 500-700 m.

La insulon malkovris en 1616 William Baffin kaj nomumis ĝin William Edward Parry al Nord-Devono, post la angla graflando Devon).

Pro ĝi alto kaj la norda situo, sur la insulo apenaŭ kreskas vegetaĵo kaj vivas pli altaj vivformoj (ovibovoj kaj lemingoj). La precipitaĵo estas tre malgranda.

La insulo estas konata pro la Haughton-kratero (krater-lago) kiu estiĝis antaŭ ĉ. 23 milionoj da jaroj por impakto de meteorito. Ĝ ihavas la diametron de ĉ. 20 km.

La setlejo Dundas Harbour ĉe la suda brodo estas hodiaŭ forlasita.

La Mars Society, NASA uzis la insulon por elprovi teknologiojn, izolitan vivon, uzeblajn iam sur la Marso.