Dictionnaire Complet Français-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dictionnaire Complet
Français-Espéranto
Dictionnaire Complet Français-Espéranto
Dictionnaire Complet
Français-Espéranto
Aŭtoro Émile Grosjean-Maupin
Eldonjaro 1912
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 656
vdr

La Dictionnaire Complet Français-Esperanto (Plena Vortaro Franca-Esperanto) verkita de Émile Grosjean-Maupin, aperis en 1912. Ĝi estas plurfoje reeldonita de Esperantista Centra Librejo.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a eldono: 1912 Grosjean-Maupin, E[mile] (1863-1933) [W]. Dictionnaire complet Français-Esperanto. Paris: Hachette, 1912. xvi, 656 p. — pr. Paul Brodard, Coulommiers. 16x10 cm.
  • 2-a eldono: 2a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1924.
  • 3-a eldono: 3a eld. (10a milo) Paris: Esperantista Centra Librejo, 1930. xvi, 656 p. — 16x10 cm. Tiu ĉi eldono rete konsultebla en Vikipedio.
  • 4-a eldono: 4a eld. 1933.
  • 5-a eldono: 5a eld. Paris: 1937. xvi, 656 p. — 15x10 cm
  • 6-a eldono: 6a eld. Paris: Librairie Centrale Espérantiste, 1947.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ni raportos baldaŭ pri tiu nova franca-esperanta vortaro kiu enhavas pli ol 630 paĝoj da teksto malgranda sed tre legeble presita. La formato, la papero, la presado kaj la bindaĵo igas tiun libron tre praktika. Pri la enhavo ni ne povas raporti nune ĉar ni ne havis sufiĉe tempon por detale ekzameni ĉu la principoj kiujn la aŭtoro formulas en sia antaŭparolo, estas sekvitaj. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]