Dictionnaire Complet Esperanto-Français

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dictionnaire Complet
Espéranto-Français
Dictionnaire Complet Espéranto-Français
Dictionnaire Complet
Espéranto-Français
Aŭtoro Émile Grosjean-Maupin
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 255
vdr

La Dictionnaire Complet Esperanto-Français (Plena Vortaro Esperanto-Franca) verkita de Émile Grosjean-Maupin, aperis en 1910. Ĝi estas plurfoje reeldonita de Esperantista Centra Librejo.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a eldono: 1910 Grosjean-Maupin, E[mile] (1863-1933) [W]. Dictionnaire complet Esperanto-Français. Paris: Hachette, 1910. xxviii, 255 p. — pr. Paul Brodard, Coulommiers.
  • 2-a eldono: 2a rev. eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1921. xix, 242 p. — 16x10 cm. Multaj „idismoj“ forstrekitaj. Apud la difinvortaro de Kabe 1910 la ĉefa fonto de PV 1930. La gvida vortaro (eo) → (fr) de la intermilita periodo.
  • 3-a eldono: 3a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1921. xix, 243 p. — 16x10 cm.
  • 9-a eldono: 9a rev. eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1938. xx, 244 p. — 15x10 cm.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • 1910: B.K. (= Kotzin, Boris). E. Grosjean-Maupin. Dictionnaire Complet Esperanto Francais. En: La Ondo de Esperanto 1910:2:12, p. 9: „S-ro G-M verkis ne tre perfektan vortaron, kies utilo estas dubebla. ... multe da neologismoj absolute superfluaj ... adoleska, amendamenti, apropose, aŭdaca, temerara, tenera, evento ... par, nam, olim, forsan, iŝi ...“
  • Pluraj similspecaj recenzoj pri la "Trojana ĉevalo de Ido". Cart, 1911 skribis en Lingvo Internacia: „tiu vortaro ne nur estas malbona verko, sed malbona faro“.
  • Gaston Waringhien epitetis ĝin "senegala modelo de inteligenta leksikologio"[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beletro, sed ne el katedro, 2-a eld. 1987, p. 97.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]