Diomedo-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto pri la Beringa marvojo, meze la insuloj
La du insuloj
kolorfalsigita satelita foto

Diomedo-insuloj estas du malgrandaj insuloj en la Bering-maro. La insuloj situas 4 km unu de la alia, inter ili troviĝas limo de Rusio kaj Usono, tiu limo kongruas tie kun la internacia datlinio.

La pli granda insulo (10 km2) nomiĝas Ratmanov-insulo (aŭ Granda Diomedo) kaj apeartenas al la rusia Ĉukĉ-lando. Ĝi ne havas konstantajn loĝantojn, sed gravas ties meteorologia stacio.

La pli malgranda insulo (Malgranda Diomedo) apartenas al Alasko kaj loĝas tion ĉukĉoj.

La nomo de la insuloj venas la dana maristo Vitus Jonassen Bering, kiu vizitis la insulojn je la 16-a de aŭgusto 1728, je tago de Sankta Diomedo.

La kontrakto pri vendo de Alasko (1867) deklaras, ke la limo devas estis en sama distanco de la du insuloj, poste rekte norde dividas la Glacian maron.

Oni planas submaran tunelon tra la Beringa markolo, kie la insuloj aperas kiel intervojaj stacioj. (Bering-markola tunelo)