Direktivo (programada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programado direktivo[1] estas ordono aŭ indiko en fontolingva programo, direktita al la tradukilo, kiu tradukas la programon. Plejparte la direktivoj ne estas parto de la striktasenca programlingvo, kaj ili povas varii inter diversaj tradukiloj.

Unue la direktivoj aperis en Algolo-68, sub la nomo pragmataĵoj (de kie la posta #pragma en C).

Direktivoj en la programlingvo C[redakti | redakti fonton]

En la programlingvoj C kaj C++ programisto povas uzi la direktivojn de enkonstruiita antaŭtraktilo CPP — ekz-e la direktivojn #include, #ifdef ktp; pri ili vidu la artikolon CPP. Alispeca direktivo #pragma donas al la tradukilo rekomendojn dependajn je la cela komputilo aŭ la uzata tradukilo.

Ĉiuj direktivoj en C komenciĝas per la kradsigno #.

Noto[redakti | redakti fonton]