Diskuto:Administra divido de Moskvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo estis kreita laŭ Uzanto:Dima41/Nomoj por administraj kaj municipaj unuoj de Moskva regiono kaj Centra Rusio. --Dima41 (diskuto) 03:39, 10 Jun. 2014 (UTC)

Propono pri transformo de la restaj ruĝaj ligiloj pri moskvaj urbodistriktoj en alidirektilojn[redakti fonton]

Jes, kaj la uzanto Dima41 ankaŭ ampleksege metis ruĝajn ligilojn, inter alie en aprilo 2013 al ĉiuj 125 urbodistriktoj, antaŭ ol komplete foriri de vikipedio en junio 2015 kaj lasi kreojn de ĉiuj tiuj tekstoj pri la moskvaj urbodistriktoj al "la aliaj". Fari tiujn 125 tekstojn ne estas katastrofe granda laboro, sed efektive la moskvaj kaj malproksime loĝantaj esperantistoj ne konsideris ilin prioritaraj, kaj grandparte amplekse neglektis la ruĝajn ligilojn dum pli ol dek jaroj. Ni nun havas redaktan regulon ke ruĝan ligilon oni transformu al normala teksto, kiam ĝi ruĝas dum unu jaro, krom se temas pri centra esperanta termino kiu havas propran artikolon en PIV kaj teksto aparte dezirindas - tiam eblas atendi redaktanton de nova paĝo tri aŭ kvar jarojn, sed ankaŭ tion ne eterne. Laŭ tiu logiko jam antaŭ pluraj jaroj oni devintus transformi la neekzistajn paĝojn pri moskvaj urbodistriktoj al alidirektiloj al la koncernaj arondismentoj, forigi la internajn ligilojn nur en la arondismentaj tekstoj (ĉar alikaze kreiĝas interna ligilo kiu montras al si mem) kaj lasi la eksruĝajn, nun bluajn ligilojn en la aliaj tekstoj, por ke ili jam estas kiam eventuale tamen post jaroj tamen iu kompatos la temojn kaj ekverkos esperantan tekston.

@RG72 kaj VladimirPF: mi juĝus ke vi momente estas la plej vervaj rusiaj vikipedianoj, kaj la franco @Dominik, kiu akiris meritojn en dankinda metado de multaj stacioj pri la moskva metroo, kiu produktas plej multajn ruĝajn ligilojn pri moskvaj urbodistriktoj ekster la koncernaj arondismentaj tekstoj. Tial mi aparte atentigas vin: mi, havante tute neniun emocian rilaton al Moskvo, jam en 2015 faris artikolojn pri la distriktoj de la 1-a, centra arondismento, en januaro plenigis ankaŭ tiujn de la 4-a, orienta, kaj nun la 9-a, nord-okcidenta arondismentoj, kaj entute iom poluris la arondismentajn paĝojn. ✔ Farite Sed mi neniel povos daŭrigi tiel pri la urbodistriktoj de la 2-a ĝis 3-a kaj 5-a ĝis 8-a arondismentoj, kaj kontentas ke en la tekstoj pri la malcentraj 10-a ĝis 12-a arondismentoj ankoraŭ ne metiĝis tiom ampleksege ruĝaj ligiloj. Mi do proponas ke mi post semajno ŝanĝos la restintajn ruĝajn ligilojn pri moskvaj distriktoj al alidirektiloj gvidantaj al la koncernaj arondismentoj, kaj alvokas anstataŭ nun detale plonĝi en produktado de malĉefaj moskvaj paĝoj pli koncentriĝi pri bonigo de la tekstoj pri la aliaj "federaciaj subjektoj" de Rusio, kiuj parte estas en plorinde malaktuala stato, duarange pri bonigo de la koncernaj provincaj/regionaj/respublikaj ĉefurboj, kaj triarange pri la plej grandaj rusiaj riveroj, da kiuj multaj nur reprezentiĝas per ruĝaj ligiloj kaj krome vakuo (do ne reprezentiĝas) - inter ili iuj riveroj de pli ol 1000 kilometroj, kiuj jam pro ilia longo konsidereblas eŭrope menciindaj (kiel ekzemple la rivero Desna kun 1130 km). ThomasPusch (diskuto) 10:30, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Verdire, la temo tute ne estas interesa por mi. VladimirPF (diskuto) 15:12, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi konsideros tion evitonte kreadon de pliaj ruĝaj ligiloj. Moskvo estas areo ege fora por mi kiel siberiano, malofte vizitata kaj ne speciale interesa. Krome dum lasta jaro mi koncentriĝis je ordigado de dosieroj pri Tjumeno kaj Tjumena provinco en Vikimedio, do venas al Vikipedio malpli ofte, ĉefe por aprobi ŝanĝojn de spurataj artikoloj aŭ nuligi ilin kiel tio ĵus okazis kiam anonimulo enigis al artikolo pri Ĉeĉenio falsan aserton ke ĝia oficiala nomo estas Iĉkerio. Plej verŝajne temas pri iu ukraina esperantisto cerbolavita de la ŝtata propagando, ja Ukrainio estas la sola lando en la mondo agnoskinta tiun ĉi teroristan islamistan organizaĵon kiel ŝtaton kaj deklarinta ke Ĉeĉenio estas "okupita de Rusio". RG72 (diskuto) 04:43, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@VladimirPF: Hej, ĉi tie vi vere dormis, ne ĝustigante mian flankan eraron: en sama tago kiam mi plendis ke rivero Desna kun 1130 km ŝajne ne havas artikolon, vi (prave) proponis alidirektilon de teksto Desna (rivero) al nova artikolo Desno. Do tamen vi trovis la riveron kiun mi pretervidis - almenaŭ pri mia deprimita juĝo ke artikolo Desna estas ruĝa ligilo kaj tiom grava rivero ankoraŭ estas sen teksto, mi estis erarigita. Bonŝance. Sed titolo Desna (rivero) kun aldonaĵo inter krampoj vikipedie nur sencas se estas pluraj paĝoj pri diversaj "Desna"-temoj kaj la paĝo "Desna" estas apartigilo por ekhavi superrigardon pri la multaj eblecoj. Ĉi tie krom la rivero ekzistas kompare malpli grava teksto Desna (Troickaja linio), do alternative al apartigilo "Desna/Desno" ankaŭ eblas nomi la riveran tekston mem "Desna/Desno" sen aldonaĵo inter krampoj, sed ĉiukaze lasi la titolon Desna tute malplena, estis antaŭa paneo.
@RG72: Mi mezuris, de Tjumeno al Moskvo estas 2100 km, de Frankurto/Hajdelbergo estas 2300 ĝis 2400 km, do fakte ni simile distancas de la moskva ĉefurbo. Mi supozus ke vi jam foje estis en la urbego, almenaŭ en la flughaveno, ŝanĝante aviadilojn, ne mi, mi nur sukcesis ĝis Peterburgo, antaŭ jardekoj... Sed mi resumas, ke neniu el ni tri sentas pretecon nun oferti 40 aŭ 80 laborhorojn por ankoraŭ fari la multajn restintajn paĝojn pri urbodistriktetoj de Moskvo, kiujn eks-uzanto Dima41 en 2014 tre postulis ke "la aliaj faru". Do mi konjektas ke vi ambaŭ toleras kaj subtenas mian proponon per alidirektiloj ligi la mankajn tekstojn pri urbodistriktetoj al la koncernaj ses arondismentoj, tio fareblas tre rapide kaj preskaŭ estas same bona servo al informanto kiom baki tute novan artikolon. ThomasPusch (diskuto) 11:10, 11 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi nun alidirektigos la multajn vakuajn titolojn pri mankaj urbodistriktoj al la tekstoj pri koncernaj urbaj arondismentoj, nur forprenante la ruĝajn ligilojn en la arondismentaj paĝoj 2-3 kaj 5-8 mem, ĉar alikaze ekestus ligiloj kiuj montrus sin mem. Tio paradoksus. Sed kompreneble ĉiu daŭre bonvenas fari novajn paĝojn, kaj tio tutsimple eblos: mi pensas ke ruĝaj ligiloj, kiuj ĉi-tie milionfoje pli oftas ol estas nombro de uzantoj, vere ne (plu) "invitas al kreoj de novaj artikoloj"... tion kredi estus naive, konsiderante kiom inflacie ili amasiĝis dum la lastaj 24 jaroj! ThomasPusch (diskuto) 11:24, 11 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Jam ✔ faritas la propono. ThomasPusch (diskuto) 13:38, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: La problemon pri DesnaDesno probable la nuna propono de alinomigo solvos. Eblas atendi la akcepton de la propono, kaj poste meti alidirektilon de Desna al Desno. ThomasPusch (diskuto) 13:38, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]