Diskuto:Alemana lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre multaj lingvaj eraroj en la ĝermartikolo[redakti fonton]

Mi aldonis kelkajn lingvistikajn informojn pri dialektologio kaj samtempe komencis korekti la plej okulfrapajn erarojn en ĉi-tiu teksto. Sed necesus ankoraŭ kompleta re-redakto. Mi esperas, ke iu el la legantoj de ĉi-tiu diskuto havas bedaŭron kun la teksto kaj tion faros. --DidiWeidmann 01:34, 2. Nov 2007 (UTC)

Mi ĵus elkribris kelkajn pliajn malglataĵojn, sed same ne tralaboris ĉion...

--ThomasPusch 22:28, 23. Dec 2007 (UTC)

Mi trovis ankaŭ kelkajn kaj korektis. AL @ 13:43, 12. Apr 2008 (UTC)

Najbaraj dialektdiferencoj[redakti fonton]

Cetere mi ne trovas tre trafaj la ekzemplojn donitajn en Najbaraj dialektdiferencoj. Ĉu scianto de la alemana , germana kaj aliaj ĝermanaj (aŭ germanaj ? ) dialektoj povus proponi aliajn ekzemplojn kie oni pli evidente rimarkus diferencojn? El la cititaj ekzemploj mi povas apenaŭ kredi ke estas vera la aserto ke gemanlingvano ne povas kompreni parolanton de la alemana. Arno Lagrange @ 13:43, 12. Apr 2008 (UTC)

Malneŭtraleco[redakti fonton]

La du lastaj sekcioj tute ne respektas neŭtralan vidpunkton! Por plibonigi tion, mi proponas:

  • ke oni aldonu alian difinon de la malsamo inter lingvo kaj dialekto: Lingvo estas standardigita dialekto. Laŭ tiu difino la alemana certe ne estas lingvo.
  • ke oni eble eĉ forigu la lastan sekcion.
  • ke oni citu fontojn.

--KEO144000 (diskuto) 14:48, 14 Jun. 2015 (UTC)

Estas tro da senfontaj artikoloj en nia vikipedio. Se vi volas kontroli la informojn, estus necese legi la alilingvajn version kaj importi kelkajn fontojn ĉi tie. Mi kredas ke multe da artikoloj verkitaj ĉi tie devenas de la aliaj vikipedioj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:59, 14 Jun. 2015 (UTC)
Mi aldonas ligilon al la propra artikoleto "Lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto", alidirektilon al la teksto Universitato de Zuriko, kaj konsentas ke la ĉapitro estas vortumata iom cinike. Sed tamen ĝi bone prezentas la ideon ke "lingvo estas standardigita dialekto", kaj laŭ mi ne estas malneŭtrala, nur iom provoke vortumita. Mi lasus la tekston tia kia ĝi nun estas, kaj forprenus la ŝablonon pri "malneŭtraleco", kiu restis tie ekde junio 2015. @KEO144000: Ĉu vi havas pliajn revortumajn proponojn, aŭ havas ideojn pri aldono de eksteraj ligiloj, pri kiuj vi alvokas? Aidas (diskuto) 12:04, 25 feb. 2017 (UTC)[Respondi]