Diskuto:Armitaj fortoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas kunigi tiun ĉi artikolon kun militfortoj. Principe temas pri samo, militfortoj estas en la listo de 1000 havendaj artikoloj kaj tamen estas tro malgranda. --Lohengrin (diskuto) 08:29, 24 Jun. 2015 (UTC)

Mi oponas ĉar temas pri malsamaj aferoj. Armitaj fortoj estas milita organizo de iu konkreta ŝtato (Militfortoj de Usono, Britio ktp) dum Militfortoj pli ĝuste nomindus kiel Militaj aferoj aŭ militado, do temas pri militaj fortoj ĝenerale, sen distingo laŭ ŝtatoj, jura statuso ktp.--RG72 (diskuto) 11:13, 24 Jun. 2015 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: . Ankaŭ mi estas kontraŭ iu kunigo. Krome la intervikioj subtenas la distingon kaj montras, ke temas pri malsamaj, tamen rilataj aferoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 24 Jun. 2015 (UTC)
Tiam eble la radiko fortoj ne ĝustas, se temas efektive pri militaj aferoj. Kaj la anglalingva artikolo komenciĝas jene: The military, also called the armed forces... --Lohengrin (diskuto) 11:11, 26 Jun. 2015 (UTC)