Diskuto:Atmosfero (apartigilo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enciklopedio kaj vortaro[redakti fonton]

Ne subtaksu ke ankaŭ

estas enciklopedie menciinda koncepto, sendepende de tio, ke artikolo pri ĝi ankoraŭ ne verkiĝis en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 11:44, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi proponas preferinde meti vortaran enhavon al vikivortaro, ne al vikipedio. Taylor 49 (diskuto) 10:36, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kiel ajn ni traktos la aferon ĉi tie, la germana, angla, estona, japana kaj rusa vikipediaj branĉoj ĉiukaze vidis enciklopedie menciindan koncepton kaj metis enciklopedian artikolon. Eĉ se oni volus (kaj laŭ kiu motivo oni volu?), ne eblas simple nuligi enciklopediajn artikolojn en la germana, angla, estona, japana kaj rusa vikipediaj branĉoj... Sed kompreneble oni aldone ankaŭ povas "fari vortaran noton en vikivortaro". ThomasPusch (diskuto) 18:29, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Du vikidatumaj eroj[redakti fonton]

Estas probleme, ke ekzistas du vikidatumaj eroj pri la titolo "Atmosfero (apartigilo)", reprezentitaj per la vikidatmaj eroj d:Q757511 kaj d:Q16290575. Iuj lingvoj komprenas la duan eron nur liston de artaĵoj aŭ artistaj grupoj de la anglalingva titolo "Atmosphere" (ekzemple la itala), kaj komprenas la unuan sencon la vera apartigilo - tio estus senca koncepto. Sed iuj grandaj lingvobranĉoj de vikipedio gvide de la angla, sed ankaŭ ekz. la franca kaj germana, tute serioze konsideras la duan, pli poste faritan eron la vera apartigilo. Tiun ĥaoson ordigi bezonus multlingvan diskutadon, kaj probable ĝuste tio malhelpas pliklarigon. Mi ĉiukaze nun ne havas tempon okupiĝi pri tiu granda miskompreno... ThomasPusch (diskuto) 12:02, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Solvite. Taylor 49 (diskuto) 10:36, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]