Saltu al enhavo

Diskuto:Dua mondmilito III/Lastaj paŝoj al la milito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankoraŭ komence de la jaro ekzistis en Eŭropo (respektive en la mondo) tri blokoj, kiuj jam malrapide iris en la militon kaj kiuj estis reciproke malamikiĝintaj inter si: akso Berlino-Romo-Tokio kaj kun ĝi kunigitaj ŝtatoj, Francio kaj Granda Britio plus malgrandaj ŝtatoj sub ties ŝirmo kaj Sovetunio. Se oni entute atendis ian surprizon kaj ŝanĝon de ekvilibro, do oni serĉis en la interrilato inter Francio kaj Sovetunio, ĉar la interrilatoj inter tiuj ĉi ŝtatoj pliboniĝis kaj en la civitana milito en Hispanio ili batalis en la sama flanko. Sed kiel jam estis dirite, Granda Britio rifuzis garantii kaj subteni la hegemonion de Stalin kaj li do pragmate venis al konkludo, ke Germanio povas proponi al li pli. Nova popola komisaro de eksterlandaj aferoj fariĝis Vjaĉeslav Miĥailoviĉ Molotov, kiu ne hezitis publike proklami, ke li plej ĝoje traktas kun diktatoroj, ĉar tie estas ĉiam ĉio pli simpla. La 23-an de aŭgusto 1939 Tria regno de Hitler fermis pere de sia ministro de eksterlando Joachim von Ribbentrop kun Sovetunio (per kies nomo subskribis sin Molotov) pakton pri neatakado, kiu eniris en konatecon kiel pakto Ribbentrop-Molotov, kiu tute malharmoniigis la plenan ekvilibron en Eŭropo liberigante tiel la manojn de Hitler kaj Stalin por komenci ekspansion. Kaj kvankam jam la pakto mem hororigis Grandan Brition, Francion kaj ties aliancanojn, ĝi estis nenion kontraŭ sekreta aldono, kiu enhavis konkretajn dividojn de sferoj inter Sovetunio kaj Germanio kaj kiu eksplicite allasis la likvidon de Pollando. La vojo al la milito estis libera.


reiru al la ĉefpaĝo