Diskuto:Federacia lando (Germanio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"?[redakti fonton]

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

Por la plia diskuto vidu la paĝon diskuto:distrikto (Germanio).

Portaloj[redakti fonton]

Ekde jaroj sur tiu-ĉi paĝo estas tabelo kun loko por 16 vikipediaj portaloj pri la unuopaj federaciaj landoj de Germanio, kaj tiuj portaloj ne jam ekestis. Al mi ŝajnas, ke kostus relative multan tempon flegi ilin, kaj persone pli ŝatus investi la tempon aliloke ... kaj probable ĉiuj aliaj simile pensas. Principe mi tial proponus, forpreni la rubrikon pri portaloj el la tabelo.

ThomasPusch 17:03, 9. Apr 2008 (UTC)