Diskuto:Filozofio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la artikoloj pri filozofoj estus sen individua nomo en la titolo? Necesesus uniformigi ĉiujn titolojn pri filozofoj. Same por fizikistoj kaj diversaj personoj.--Zav'

Ĉar neniu jam korektis ĝin! Sed ofte filozofoj ne havas konatan personan nomon: Platono, Zhaungzi, ekzemple. Kaj la familia nomo ofte estas sufiĉe por nomi filozofon: Locke, Voltaire, Rousseau, ktp. Sed libere korektu laŭ via juĝo. --Stefano KALB

Arikoloj pri Platonismo kaj Aristotelanismo ankoraŭ ne ekzistas. Mi ne multege scias pri grekaj filozofuloj. Mi pripensas ĉu artikolo pri "Platono" ege malsimilas al artikolo pri "Platonismo"? Ŝajnas al mi ke havi kaj pripersonajn artikolojn "Platono/Aristotelo" kaj priskolajn artikolojn "Platonismo/Aristotelismo" estas malnecesa. Ni eble ligu priskolajn artikolojn al pripersonaj artikoloj. Ĉu? --Sara L. 18:08, 29. Jun 2004 (UTC)

Artikolo platonismo indas flanke de Platono, ĉar post Platono lia skolo, eĉ lernejo pluiri kun sinsekvaj mastroj, estas tra tuta antikveco (kaj poste!) tuta tradicio de platonismo, oni eĉ iom metafore parolas pri platonismo ĉe kelkaj modernaj matematikistoj) kaj estos platonismo, meza-platonismo (Carnéades) kaj (la artikolo jam ekzistas pri ĉi) nov-platonismo.

Pri aristotelismo mi ne scias, ĉiaokaze artikolo "skolastismo" pri la mezepoka aristotelismo indos.

(Eliott)

Mi ne konsentas kun tiu artikolo.[redakti fonton]

La filozofio ne estas la "kritika studado de la plej fundamentaj demandoj". Ĝi vere esploras ĉion kaj ĉion negigas aŭ konsiligas. Ĝi divitas sur tian per kiu oni pove eblas esplori mondon kaj sur tian per kiu oni ne povas kiel ajn koni la mondon. Se oni povas koni mondon ili konas mondon per intenco. Tiu intenco povus esti eĉ subjektiva do ni ne havas certecon por opini ke oni povas koni bone. Tial objekton de esplorado oni nomigas fenomeno. Do filozofion ni divitas sur fenomenologia kaj egzistencialema kaj per tiuj formoj de opinio agis unua filozofio. Kaj tial filozofio estas ĉiosperteco por kiu oni agas por koni (laŭ fenomenologismo) aŭ por agi (laŭ egzistencialismo). Kaj tial por fenomenologia formo de koneco ne estas la divido de transcendencismo kaj povkonismo kaj por egzistencialismo estas transcendencismo kaj povkonismo. Laŭ tiuj formoj de kono agas filozofio. Ĝi neniam estis nur sperto por demandi plej fundamente ĉar ĝi demandas ĉion kaj ĉion povus elnegigi. Ŝanĝu artikolon.

Ĉu vere? Ĉu Vi ne konsetas kaj ni ŝanĝu? Dankon Via Reĝa Moŝto...Roberto 21:04, 9. Mar 2006 (UTC)
Faru konkretajn proponojn pri ŝanĝoj anstataŭ nekompreneble filozofiumi. Marcos 01:06, 10. Mar 2006 (UTC)

Mi tute ne konsentas kun tiu artikolo! Ĝi plene estas por permutado![redakti fonton]

Ĝin tute oni devas trapermuti. Ĝi ne konsentas kun plej ĉefaj opinioj de filozofoj kaj mem estas neobjekvita. Unue: Filozofio ne estas studado de plej fundamentaj demandoj. Ĝi ne studas demandojn sed realecon (οντος, ens). Se oni devas kompreni tiun frazon kiel "studado per plej fundamentaj demandoj por homoj" multaj filozofoj ankaŭ ne konsentus kun tiu solvo. Studadon per plej fundamentaj demandoj povus okupiĝi la unua filozofio (prote philosophia de Aristotelo). Se ĝi ne estas studado demandojn kaj studado per fundamentaj demandoj ĝi povas esti nur studado per demandoj. Ĝi povas alie esprimi ke filozofio estas simpla demandado. Mi tamen ne konsentas kun tiu direkto ĉar ĝi ne esprimas tute filozofan nocion. Mi proponas esploradon per mema etimologio de vorto φιλοσοφια. Krome: ĝi ne okupiĝas nur pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco sed ankaŭ esto, ideo, fenomeno, valoro, transcendendeco ktp. Filozofio ja okupiĝas pri ĉio. Rilate al genezoj de ĝia direktado ĝi estas dividita sur ontologio, epistemologio kaj aksjologio. Filozofio ne okupiĝas pri logiko! Logiko estas nur ĝia instrumento. Ĝi tamen ne bezonas demandon (se ni denifius filozofion laŭ definicio de tiu artikolo...) sed simplan okulan rigardeblecon (Ansicht). Ĝi estas do instrumento per kiu filozofio agas. Filozofio ne estas misuzata ĉar ĉie kie agas homa penso ekzistas filozofio. Mi tamen vokas por prezentado multajn definiciojn de vorto "filozofio" ĉar ĝi ne nur estas simpla demandado. Krome mi opinias ke tiu artikolo estas tro malgranda al Vikipedio. Kie estas ekzemple tiuj filozofoj kiel Weber, kie estas Gadamer kaj Ricoeur! Geesperantistojn! Ĉu Vi ne estas ankaŭ gefilozofojn? Mi petas- faru ion kun tio artikolo aŭ mi ĝin denove skribos.Heretikos

Nu bone, faru pli konkretajn proponojn pri ŝanĝoj. Aŭ simple ekŝanĝu la artikolon. Mi tute konsentas ke ĝi estas plilongigenda kaj plibonigenda.
Ankaŭ la enkonduka frazo verŝajne devos esti ŝanĝita. Sed anstataŭ nur kritiki la nunan version de ĝi, faru konkretajn proponojn pri kiel ĝi povus esti. Fakte, la enkonduka frazo tre malsimilas en la diverslingvaj Vikipedioj; sed eble ni tamen povas transpreni ideojn el la alilingvaj Vikipedioj.
Nur kun unu afero mi absolute malkonsentas: Logiko ja estas parto de la filozofio. En mia universitata studado de filozofio ni ĉiam konsideris ĝin parto de la filozofio. Ankaŭ la german- kaj anglalingvaj Vikipedioj konfirmas, ke la logiko estas parto de la filozofio. Marcos 21:20, 25. Nov 2006 (UTC)
Unue mi devas interpreti mian tezon ke filozofio ne okupiĝas pri logiko. Mi tiel skribis ĉar ekzistas filozofio logika sed ne filozofio de logiko. Logiko estas parto de filozofio (ja devenas de klara ontologio) sed ĝi ne estas objekto de ĝia esplorado. Oni ne povas eĉ esplori klaran logikon ĉar logiko estas komprenebla nur per io kaj ne mem per sie. Do filozofio ne povas okupiĝi pri logiko sed per logiko. Same ne povas ekzisti filozofio de ontologio tamen filozofio de ekzistado (Sein) (=ekzistencialismo), aŭ filozofio de esto (=ontologio).
Se temas pri tiuj proponoj... Unue mi ŝanĝus formon de artikolo. Unua parto estus provo de definigi filozofion laŭ multaj filozofoj (mi rekomendas Platon, Aristotelon, Kartezon, Kantion, Hegelon, Markson, Husserlon, Heideggeron kaj... interesan kunigon de tiuj definiciojn prezentis Kotarbiński). Dua parto estus provo prezenti mondajn filozofiojn de historio kronologie. Tria parto estus provo prezenti ĉefajn problemojn de moderna filozofio. Poste eksteraj ligiloj... Certe al mi mankas iajn bildojn... Filozofio sen bildoj? Nekredeble :). Bondezirante, Heretikos
Mi nun komencis plibonigi la artikolon per verkado de konciza historio de la okcidenta filozofio. Ni ankoraŭ devas fari similan aferon por la Orienta filozofio kaj por la Afrika filozofio. Aldone, mi enmetis tri bildojn de gravaj filozofoj.
Certe ni ankoraŭ devas skribi pli pri la problemo difini filozofion. Citi el la verkoj de kelkaj famaj filozoj certe estas bona ideo.
Mi tamen daŭre iom malkonsentas kun via vidpunkto pri logiko. La logiko povas esti studobjekto de la filozofio, same kiel la filozofio mem povas esti studobjekto de la filozofio (en la metafilozofio). Tamen, vi pravas, ke ĉefe la logiko estas ilo por la filozofio, kaj nur malofte iĝas studobjekto. Do mi nun ŝanĝis iomete la unuan paragrafon rilate al tio. Marcos 00:14, 26. Nov 2006 (UTC)
Mi proponas ke mi skribos artikolon kaj Vi povos ĝin permuti. Mi tamen petas Vin pri Via retpoŝtadreso ĉar mi ne estas certa ĉu Vi tiun version akceptos. En ĝi estos tiuj citoj kaj ĉefa problematiko de la diskuto pri definio de filozofio kaj ankaŭ kronologia priskribo de filozofaj sistemoj kaj naciaj filozofioj. En ĝi estos ankaŭ priskribo de esperanta filozofio kiu estis ie grava en historio de la ideo (nu... Hilelismo kaj Émile Boirac). Mi plu ne tute konsentas kun Via tezo ke filozofio estas demandado pri plej fundamentaj aspektoj... Pri ĝi okupiĝas pli prote philosophia, tamen simpla filozofio ekzistas ĉie kie estas pensado. Ekz. Hegelo priskribis preskaŭ ĉion kaj ne nur ĉefajn valorojn aŭ ideojn... Kaj mi ne tute konsentas kun Via nova tezo ke pensado, demandado de filozofio devas esti konforma kun racio... Ja ekzemple klara fenomenologio estas irracia. Eĉ kun tiu irraciismo batalis pola filozofo Kazimierz Ajdukiewicz. Se temas pri studado de logiko per filozofio: Mi ne estas tute informita sed laŭ mia scio sola studado de logiko per filozofio estis psikologismo... Husserl forpuŝis ĝin kiel erara en la unua tomo de "Logikaj Esploroj". Mi devas tamen serĉi sed ĉe kelkaj filozofoj logiko ne estas ebla por studi sed nur por kompreni. Mi devas konsultiĝi. Bondezirante, Heretikos
Bone, skribu vian version de la artikolo, kaj sendu ĝin al mi retpoŝte, kaj poste mi vidos, kion mi faros el ĝi. Por sendi retmesaĝon al mi, iru al Speciala:Emailuser/Marcos.
Mi pardonpetas, ke miaj pensoj pri filozofio estas iom limigitaj. Mi studis preskaŭ nur la analitikan filozofion; dum mia universitata studado de filozofio en Britio, la sola ne-analitika filozofo, kiun mi iom serioze studis, estis Kartezio. Mi do havas tre malmultan scion pri la ne-analitika filozofio (kiel la fenomenologio), kaj mi sen-intence miksas asertojn pri la filozofio kun asertoj pri la analitika filozofio. Fakte, estas tre malfacile fari asertojn pri la filozofio ĝenerale, ĉar ĝi estas tiomege diversa. Mi tamen nun relativigis la duan frazon de la enkonduka paragrafo per "laŭ multaj filozofoj". Ĉu en ordo? Marcos 17:27, 26. Nov 2006 (UTC)
Jes... tute en ordo. Tiel parolis Kartezio. Nenio superracio ne povas esti objekto de filozofio. Sed ne konsentus kun tiu tezo Émile Boirac ĉar laŭ li homo "komprenas" supersense do ankaŭ superracie. Do mi skribos tiun artikolon... Mi strebos estigi ĝin plej kompreneble sed bonvolu korekti ĝin ankaŭ lingve ĉar al mi okazas kelktempe malsaĝa eraro (mi esperantiĝis antaŭ jaro kaj mi ne legis filozofan literaturon en esperanto; mi verkis iam gloson Edmund Husserl kaj ne estis kun ĝi tiel bone...). Mi petas ankaŭ ke Vi en subskribo menciu ke mi ie laboris por tiu gloso. Mi devas Vin demandi ankaŭ ĉu ĉe Via universitato prelegas ankoraŭ Leszek Kołakowski kaj Zygmunt Bauman? Ili estis gravaj polaj filozofoj- marksistoj :). Bondezirante, Heretikos

La nova versio[redakti fonton]

Pardonu ke mi ne konsultis tiun ŝanĝon kaj ne sendis al ia Vikipedisto por korekti ĝin sed mi decidis ke mi skribos denove artikolon en kiu mi volas konsistigi plej fundamentajn fakojn de la filozofio. Mi do volas ke tiu artikolo estu ĉiam disvoluata per multaj homoj ĉar mia scio ne estas en ĉia fako plej preciza (precipe mi petas pri helpo en kreado parton pri filozofio de Esperanto). Mi petas ke Vi skribu kion oni devas permuti kaj korekti en tiu artikolo. Mi opinias ke ĝi estas pli bona versio ol antaŭa.Heretikos

AL MARCOS.La versio estas ankoraŭ polurinda sed eĉ lasta versio estas neakceptebla! "Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi"- ne!!! Filozofio ne studas demandojn!!! Kaj eĉ ne fundamentajn! Absolute mi ne konsentas. Filozofio demandas kaj instruas bone demandi!!! Kiel tamen antaŭulo skribas- "Ne ekzistas do hodiaŭe sufiĉe trafa difino de filozofio ĉar tiu nocio permutiĝis multe dum la historio de ideo" (nu... ne ekzistas do hodiaŭ sufiĉe trafa defino de filozofio ĉar tiu nocio ŝanĝis multe dum la historio de ideo...)! Ĝi estas la vero! Mi ne komprenas kial en la ĉefa defino la aŭtoro de la lasta versio mencias pri logiko. Certe ĝi estas parto de la filozofio sed same kiel matematiko kaj fenomenologio. Li ankaŭ devas legi tiun artikolon ĉar ripetas multajn skribitajn faktojn- Pitagoro menciita estas dufoje en ĉi sama afero... Ĉu mi povas poluri?Ploreĝisto

Lingvaj korektoj[redakti fonton]

Mi ĵus lingve korektis la sekcion "Ĉefa problemaro de la filozofio", sed kelkajn esprimojn mi eĉ ne povis kompreni, do mi ankaŭ ne povis ilin korekti:

  • "Gravas ankaŭ vera estaĵo de esto"
  • "estaĵo de valoroj"
  • "teorioj de verko"
  • "Ideologio laŭ aksiologistoj estas agnoskata kiel malsekura al vero"
  • "oni ne laŭdevas demandi"

Ĉu iu povas klarigi, kio estas intencita per ĉi tiuj esprimoj?

Mi ankaŭ rimarkis, ke almenaŭ ĉi tiu sekcio ŝajne estas nur influita de la kontinent-filozofia pensmaniero, kaj preskaŭ tute mankas en ĝi la analitik-filozofia pensmaniero, kiun mi pli bone konas. Tion ni ankoraŭ devos ŝanĝi.

El miaj ŝanĝoj videblas, ke estis multaj lingvaj eraroj/neklaraĵoj en tiu sekcio. La problemo estas, ke tiel estas ankaŭ en ĉiuj postaj sekcioj. Oni povas vidi, kiom da eraroj mi sukcesis trovi en tiu mallonga sekcio; do verŝajne estos ankoraŭ multe pli da eraroj en la pli longaj sekcioj kiuj sekvas; tio montras, ke la artikolo daŭre estas plenega de lingvaj eraroj/neklaraĵoj, kaj tial tute ne meritas esti ADLS! Marcos 17:42, 23. Jan 2007 (UTC)

Jes, por transformi la frazon "Kaŭze de subita bezono de scienco kaj morala edukado komenco de filozofio estas opiniata hodiaŭ kiel la unua klereco de la mondo (la dua klereco estus tiam la Klereco Klasikisma)." en "La filozofio aperis origine kaŭze de subita bezono de scienco kaj morala edukado. Tiu apero estas opiniata hodiaŭ kiel la unua kleriĝo de la mondo (la dua kleriĝo estus tiam la Kleriĝo Klasikisma)." mi devis multe divenadi pri kion la skribinto povus esti volinta esprimi. Mi esperas ke mia diveno estos pli aŭ malpli trafa. (Mi tute ne estas fakulo.) Ankaŭ mi opinias ke restas ankoraŭ multe da klopodo farenda rilate al tiu ĉi artikolo, sed mi pensas ke divenado ĉiam estas riska. --Lotic 13:14, 24. Jan 2007 (UTC)

Konkritiko[redakti fonton]

Kion signifas la vorto "konkritiko" en la dua alineo? Ĝi troveblas nek en PIV nek en ReVo nek per guglo. Ŝajne ĝi tute ne ekzistas en Esperanto kaj devas esti anstataŭigata. Sed mi ne komprenas la intencon, do ne scias per kiu vorto anstataŭigi ĝin. Marcos 09:32, 25. Jun 2007 (UTC)

Pardonu pro mia fiereco sed al mi ŝajnas, ke tiu kunigo estas ebla en nia lingvo kvankam certe ĝi estas neologismo. Konkritiko estas kritiko de kono. Laŭ reguloj pri kreado de vortoj oni povas kunigi tiel vortojn, ĉu ne? S.A.
Pardonu, ke mi antaŭe ne komprenis tiun kunmetaĵon. Kompreneble ĝi estas tute akceptebla uzado de la reguloj pri vortfarado. Oni eĉ ne nomus tion "neologismo" en Esperanto, ĉar parolante pri Esperanto oni kutime rezervas la vorton "neologismo" por novaj radikoj.
Mi tamen nun ŝanĝis tiun kunmetaĵon al "kritiko de la kono". La kial opor tiu ŝanĝo nur estas, ke nature filozofia teksto estas malfacila legeble por homoj, kiuj neniam studis filozofion. Do ankaŭ ĉi tiu artikolo povas esti iom malfacile komprenebla por multaj. Do en dubaj kazoj ĉiam preferindas, se ni ĉi tie preferas la pli facile kompreneblan esprimon. Kaj mi opinias, ke "kritiko de la kono" estas pli facile komprenebla ol "konkritiko". Ĉu en ordo? Marcos 18:44, 29. Jun 2007 (UTC)

Umberto Eco[redakti fonton]

ĉu vere Umberto Eco estas esperanta filozofo?

Mi provizore anstataŭigis la esprimon "plej granda esperanta filozofo" per "plej grava filozofianta subtenanto de esperanto". Sed indas diskuti ĉu entute la frazo restu en tiu artikolo, same kiel pri aliaj asertoj en tiu sekcio (la sekcio estis nomata "fuŝa" en ĉi tiu blogero). Marcos 20:07, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi opinias ke la informo pri Eco estas inda en tiu sekcio. Ja la enkonduko de la lingvo estas la filozofia problemo pri kiu li okupiĝis iatempe. La sekcio pove estas fuŝa, tamen mi ne nomigus ĝin per tiu vorto. Sendube ĝi estas malplena. Vere esperanta filozofo kiu troviĝas tie ĉi estas Emile Boirac, tamen li ne okupiĝis multe pri la filozofio de Esperanto. Mankas la ideojn de la ŝtato (e-republiko), finvenkismo, ktpktp... Certe, poetoj kiel Kalocsay tie ĉi malindas. Estas tamen bone ke tiu sekcio estis almenaŭ komencita. Vere eĉ esperantistoj malmulte scias pri la Esperantujo. --83.23.66.231 19:11, 30. Nov 2007 (UTC)

Leginda diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Divi leschi genus amo 11:08, 2. Mar 2008 (UTC).

  • Por:
  1. Por Por: Mi subtenas, sed trovas la rimarkon de Marcos sube trafa. Alaŭdo ۩ 07:16, 5. Mar 2008 (UTC)
  2. Por Por: --Bea 08:41, 14. Mar 2008 (UTC)
  3. Por Por: Thomas Guibal 09:28, 7. Apr 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Kvankam ĝi ne estas perfekta ĝi estas almenaŭ leginda por Esperantisto (precipe pro kelkaj informoj pri Esperanto-ideoj). --Divi leschi genus amo 11:08, 2. Mar 2008 (UTC).
En ĝia nuna formo la artikolo estas pli verkata laŭ kontinent-filozofia vidpunkto ol laŭ (la ĉiam pli kaj pli disvastiĝanta) analiz-filozofia vidpunkto; tio aparte rimarkeblas en la sekcioj "Ĉefa problemaro de la filozofio" kaj "Moderna filozofio". Aldone la sekcio enhavas dubindajn asertojn, kaj la artikolo ankoraŭ havas kelkajn lingvajn malglataĵojn (ekz-e foje mankas artikolo). Post kelkaj enhavaj kaj lingvaj poluroj mi certe voĉdonus por ĝi. Se la tri menciitaj problemoj estos tute solvataj kaj iom da font-indikoj estos aldonataj, mi eĉ voĉdonus por elstar-markigo de la artikolo. Marcos 00:42, 5. Mar 2008 (UTC)

Marksismo[redakti fonton]

Mankas la marksismon. Oni devas rimarki ke tiu sistemo obsedis la grandan parton de mondo kaŭzante la plej terurajn rezultojn en la historio (teroro de Lenin, Stalin, Mao...) kaj ĝia falo (1989-1991) difinis tute novan politikan sistemon de mondo. Markso estas nur kelkfoje uzita, tamen lia sistemo estas tre profunda revizio de filozofio kaj la komencon de la "marksa" ideo oni povas rimarki jam ĉe Le Mettre.--Divi leschi genus amo 00:12, 15. Nov 2008 (UTC)

@Heretikos:@Marcos: Vi ŝajne kontribuis la plej gravan parton por ĉi tiu artikolo. Sed vi neniam citis la fonton, el kiu vi prenis ĉi ĉiujn informojn. Mi ne dubas, ke vi skribis korektaĵojn; sed bonus, se vi enmetus fontindiko(j)n fine de la artikolo, ĉar tion postulas la reguloj. Kaj la fontojn citu evidente tiuj, kiuj ankaŭ skribis la informojn, ĉu ne? Dankon!--KEO144000 (diskuto) 09:29, 5 maj. 2016 (UTC)[Respondi]