Diskuto:Haktranĉilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

granda parto de ĉi artikolo rilatas ne al "serpo" sed al "rikoltilo"[redakti fonton]

ne "serpo" sed "rikoltilo"![redakti fonton]

Jam siatempe Bernard Golden skribis artikolon atentigantan pri tio, ke la objekto aperanta kune kun martelo sur la komunisma simbolo estas ne serpo sed rikoltilo.

La distingo estas klara, se oni legas la difinojn en NPIV:

rikoltilo: malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo. / (oni legu tie la ekzemplojn el la Biblio kaj fare de Zamenhof; vidu la bildon en la Esperanta Bildvortaro, kie "rikoltilo", aŭ "lun-arka falĉileto", aperas en 3 bildoj: tiu pri ĝardeniloj, tiu pri agrikultura ilaro, kaj tiu pri flagoj, kun la "Sovetia flafo: Martelo kaj Rikoltilo"!!).

serpo: tranĉa instrumento, kun pli-malpli kurba kaj dika klingo, uzata por pritondi arbojn, heĝojn, disfendi lignon ks. / (do, nenio komuna kun la komunisma simbolo!!; vidu la bildon ne nur en NPIV sed ankaŭ en la Esperanta Bildvortaro, kie "serpo" aŭ "hak-tranĉilo" aperas nur en la bildo pri arbar-kulturo!!).

falĉilo: longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa ligna tenilo, kaj servanta por detranĉi herbon aŭ grenon. / (ekzempla frazo: falĉilo estas atributo de Morto; en la Esperanta Bildvortaro ĝi aperas en la bildo pri agrikultura ilaro).

Resume, temas ne pri "serpo" sed pri "rikoltilo", kaj oni korektu tiun evidentan fals-amikan eraron. - jc

serpo = "billhook", "knife for lopping"[redakti fonton]

La angla "sickle" devus ligi ne al "serpo" sed al "rikoltilo"! "serpo" en la angla estas "billhook", "knife for lopping" (http://en.wikipedia.org/wiki/Billhook). la eraron kulpas esperanta vikipediisto (ne nepre anglalingva) kiu misligis la paĝojn, ne la anglalingva vikipedio mem! - jc

"serpo" venas de la franca "serpe"[redakti fonton]

http://fr.wikipedia.org/wiki/Serpe

http://cs.wikipedia.org/wiki/Srp
Pardonu, vi miskomprenis: la esperanta vorto "serpo" etimologie venas ne de la slavaj lingvoj ("srp") sed de la franca "serpe", kies formon kaj signifon ĝi transprenis. Kiel konate, la franca estas unu el la ĉefaj fontlingvoj de esperanto. Vi simple disvastigas falsan amikon, ĉar vi misatribuas al "serpo" la slavan signifon (kvazaŭ anglalingvano dirus, ke la ĝusta signifo de "farti" devas esti "furzi", ĉar ĉiuj en la mondo ĝin komprenas tiel). Kiel do vi nomas la ilon, kiu angle nomiĝas "billhook" kaj france "serpe", se ne per "serpo"? Kaj kion vi gajnus per ignorado de la vortaraj difinoj? Nur malprecizecon. Sed obstinu en via erarado, pigruloj kaj fuŝuloj dankos vin. - jc
Mi nun iom esploris la signifojn de rikoltilo, falĉilo kaj serpo. "Rikoltilo" kaj "falĉilo" aperas en la Universala Vortaro de la Fundamento, do iliaj signifoj estas klaraj (ankaŭ la nuntempaj uzoj troveblaj interrete koincidas kun tiuj tradiciaj signifoj). Rilate al "serpo" estas pli komplike: Kvankam PIV kaj la Esperanta bildovortaro donas al ĝi la signifon de "hak-tranĉilo" (angle "billhook", france "serpe"), la ampleksaj vortaroj de Krause kaj la ĝenerala lingvouzo donas al ĝi la signifon de "rikoltilo" (mi kontrolis la lingvouzon kaj interrete kaj en la Tekstaro de Esperanto). Ĝi estas ne-oficiala vorto, do ankaŭ ne povas havi oficialan signifon; ĉar diversaj respektindaj vortaroj malsamopinias pri ĝi, ne eblas nun diri ke unu signifo estas ĝusta kaj alia malĝusta. Tamen ne klaras, kial necesus nova radiko por esprimi la saman koncepton kiel la Fundamenta "rikoltilo".
Mi proponas la jenan solvon por la Vikipedio: La artikolo serpo iĝu apartigilo, kiu sendu al rikoltilo kaj al hak-tranĉilo. La enhavo de ĉi tiu artikolo do irus al hak-tranĉilo. La artikolo pri la komunisma simbolo menciu ambaŭ variantojn: La pli kutiman "serpo kaj martelo", kaj la pli laŭ-Fundamentan (kaj laŭ-PIVan) "rikoltilo kaj martelo". Necesus ankoraŭ aparte diskuti, kiu el la du variantoj iĝu la titolo de tiu artikolo; sed la solvo por la artikolo serpo ne dependas de tio.
Kion opinas la aliaj pri tiu ĉi solvo por la Vikipedio? Marcos 21:12, 2. Mar 2008 (UTC)

Mi konsentas: la artikolo serpo iĝu apartigilo, kiu sendu al rikoltilo kaj al hak-tranĉilo[redakti fonton]

Mi plene konsentas kun la unua alineo skribita de Marcos. Ankaŭ kun la kompromisa solvopropono (kompreneble mi favoras ke la alia artikolo havu la pli precizan titolon "rikoltilo kaj martelo", kun informo pri la "serpo"-varianto). En la nuna formo, la artikolo "serpo" estas stultaĵo: ekzemple, la bildo ne kongruas kun la teksto. - jc

Mi nun kreis la apartigilon ĉe serpo. La artikolo haktranĉilo baziĝas sur la antaŭa versio de serpo, sed kun korektita bildo. Marcos 00:08, 4. Mar 2008 (UTC)

Ne rikoltilo sed falĉileto[redakti fonton]

Rikoltilo estas nenecesa kaj konfuzebla neologismo, kiam de longe ekzistis la terminon falĉileto kun signifo: malgranda falĉilo, duonronde kurba kun mallonga tenilo, por detranĉi grenon aŭ herbon (vd Plena Vortaro de Esperanto kun suplemento, 1964). --DidCORN la 22-a de januaro 2016, 17:35 (UTC)