Diskuto:Iĉismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

»Kiel skribi X post C?«[redakti fonton]

Oni ne povas iri al ekstera liga paĝo "IĈISMA ESPERANTO".Ĉar URL de tiu ĉi paĝo aŭtomate ŝanĝiĝas.
(ic xismo.html→iĉismo.html→i%C4%89ismo.html) Kion faru? --82.121.101.182 01:40, 13. Dec 2004 (UTC)

Dankon! Sagitario. Mi komprenis la procedon.--82.121.109.212 16:06, 16. Dec 2004 (UTC)

Salutas vin!
Ĉu vi ekskribis ĉi tiu artikolon?
Amike sagitario 17:40, 16. Dec 2004 (UTC)

Mi estas 82.121.101.182 kaj 82.121.109.212. Mi kreis mian salutnomon.
Jes, mi ekskribis ĉi tiun artikolon. Mi ĵus skribis ankaŭ la artikolon "Surogata skribosistemo". Se vi trovas en ĝi kelkajn strangaĵojn, bonvole korektu ĝin kaj aldonu ion al ĝi.--Cappuccino 01:17, 22. Dec 2004 (UTC)

»Ĉu patro aŭ patriĉo?«[redakti fonton]

Viro kiu naskigas idon estas patro aŭ patriĉo en iĉismo? Kaj se patriĉo, kio estas patro?

Kiu skribis tion?
Laŭ tiu dokumento (http://www.pvv.org/~ulflunde/Eo/icxismo.html):
iĉisme - tradicie
patro = gepatro
patriĉo = patro
patrino = patrino
2 gepatroj = 1 patriĉo kaj 1 patrino
Eble ekzistas diferencaj versioj de iĉismo kiu uzas "-iĉ-" same kiel "vir-".
--Sagitario 11:38, 11. Jan 2005 (UTC)
mi pensas vi mankas iomete: ĉu ne 2 patroj (iĉisme) kaj 2 gepatroj (tradicie)? --Kristjan' 16:36, 11. Jan 2005 (UTC)
Citaĵo el (http://www.pvv.org/~ulflunde/Eo/icxismo.html):
»
La vortoj en la dua grupo indikas por iĉisto familian rilaton, sed ne sekson. La frazo:
Mi havas du fratojn
estas al iĉisto plursignifa. Ĝi povas havi iun ajn de la jenaj signifoj:
Mi havas du fratiĉojn (la tradicia, liista signifo)
Mi havas du fratinojn (sed en la aktuala konteksto ne gravas ilia sekso)
Mi havas du gefratojn (do unu iĉa kaj unu ina)
Sume, ĝi signifas:
Miaj gepatroj havas du pliajn infanojn ol mi, sed mi ne sentas bezonon indiki ties seksojn al vi.
Teorie, la parolanto eĉ ne bezonas mem scii la sekson de la priparolata familiano!
« --Sagitario 17:22, 11. Jan 2005 (UTC)
Ne indas diri ĝi havas du signifojn. Ankaŭ en tradicia Esperanto mi havas du fratojn havas plurajn signifojn - unu el la fratoj povas esti malpli juna aŭ ambaŭ, aŭ male... La iĉismo konsistas el ke frato estas simple iu ido de miaj gepatroj (ĉu pli aŭ malpli juna ol mi).
--Stefiĉjo 15:11, 15. Mar 2005 (UTC)
Se iĉisto diras "du patroj", li ne sentas bezonon indiki ties seksojn al la aŭskultanto. Povas esti, ke li fakte parolas pri ekz-e du patrinoj!
Se iĉisto diras "du gepatroj", ŝi donas la kroman informon, ke la seksoj de la du priparolatoj estas malsamaj.
--VerdLanco (diskutu) 17:27, 15. Mar 2005 (UTC)

La lingvon ni riĉigu, ni ne iĉigu[redakti fonton]

Ĉar dum mia lasta, eble tro longtempa kabeado, mi ne multe legis, pardonu min, se mi eraros, sed mi ne havas la impreson, ke tiu iĉismo kapablis allogi multe da gravaj verkistoj, kies aliĝo signifus ion. La entuziasmo de kelkaj gejunuloj kaj gejjunuloj ne kompensas tiun malsukceson. Oni scias, ke en tiu aĝo, por altiri la atenton sur si, oni ofte borigas (ni diru: piercigas) al si la lipojn, la nazon, la langon kaj eĉ la cecojn; tio estas provizora kaj, do, pardonebla: verdire, se mi havus nun junaĝan filon, kiu kontentiĝus iĉigante sian Esperanton, farante nenion alian, mi konfesus, ke kompare kun la aliaj patroj mi estas ja bonŝanca. Sed ĉio tio finiĝas, kiam komenciĝas la serioza vivo. Verŝajne, kiam niaj junaj iĉistoj volos skribi kaj eĉ verki, ili ekkonscios, ke ilia slango ne taŭgas. Keskastel 20:03, 7. Mar 2005 (UTC)

Vere, mi pravigas vin Keskatel. Mi jam verkas en Vikipedio dum 6 aŭ 7 monatoj. Mi neniam vidis unu nuran artikolon, ekcepte ĉi tiu kaj alia de Riismo kiu uzas ri-iĉ. Eĉ Jorge CAMACHO kiam verkis kelkajn (tre bonajn!) artikolojn, en lasta novembro-decembro, uzis fundamentan Esperanton kaj tre bonan fundamentan Esperanton. Nur RK uzas, foje la formon ŝlin, sed li estas hungaro, kaj neniam li emis uzi ri. Mi jam emis uzi iŝin (ŝi+ŝi) kiun oni proponis foje al Akademio, kaj al mi iŝin kaj iĝin ŝajnis utilajn, sed post mi vidis ke tiu manko (laŭ vidpunkto de latinidparolanto) ne malutilas Esperanton. Hodiaŭe mi pensas ke nenion mankas al Esperanto krom pli da uzantoj. Roberto 21:10, 7. Mar 2005 (UTC)

Mi malkonsentas kun Keskastel kaj Roberto, kiuj ŝajne opinias, ke reformemaj esperantistoj devus skribi kontraŭfundamentan, "reformitan" Esperanton en libroj kaj en Vikipedio, por tiel disvastigi siajn proponitajn neologismojn. Laŭ mi, se la proponoj estas kontraŭfundamentaj (kiel certe estas ekz-e iĉismo), oni ne ekuzu tiajn formojn en "oficialaj" Esperanto-verkoj antaŭ ol la novaj formoj estas akceptitaj de la Akademio aŭ de la plejparto de la Esperanto-parolantoj.
--VerdLanco (diskutu) 17:27, 15. Mar 2005 (UTC)
Roberto opinias, ke "nenio mankas al Esperanto krom pli da uzantoj". Oni devus skribi tion per oraj (aŭ eble verdaj) literoj kaj pendigi super ĉiu skribtablo de reformemulo! --Lu 11:39, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Iĉismo laŭ mia impreso estiĝis pro lingva miskompreno. Laŭ mia lingvosento Esperanto havas almenaŭ tri specojn de substantivoj. La unua ne povas havi la afiksojn -in- kaj ge-, ĉar temas pri aĵo, eco aŭ vivaĵo sen seksa distingo. La dua temas pri diversseksaj bestoj, al kies nomoj povas almetiĝi la afiksoj ge- kaj -in-, sed ankaŭ la vorteto vir- kiel prefikso kaj la baza formo esprimas la specion. La tria grupo temas pri homoj resp. personoj kaj tie la baza formo esprimas la viran sekson kaj la in-sufiksa formo la inan. Krome eblas almeti ge- por esprimi, ke temas pri grupo el ambaŭ seksoj. Do laŭ mia lingvosento la iĉismo estas eĉ superflua. Kore --Tlustulimu 11:47, 20. Aŭg 2008 (UTC)

oni eksperimentu aliloke[redakti fonton]

Oni menciis min ĉi-teme. Siatempe mi verkis iĉismajn rakontojn en "Sur la linio", kaj miaj pensoj pri la masklisma aspekto de esperanto ne ŝanĝiĝis. Sed 1), prave, esperanto nun bezonas pli da parolantoj; 2) "eksperimentojn oni faru hejme per kolao" t.e. oni ne prezentu siajn preferojn en enciklopedio aŭ tekstoj por ĝenerala publiko; 3) pli facile ol reformi la lingvon konforme al la deziro de unu persono, estas reformi la personon mem! -- Jorge CAMACHO

Uzo de iĉ povas logi homojn al esperanto[redakti fonton]

Saluton!

Certe esperanto ĉefe bezonas pliajn uzantojn, sed miasperte, prezento de iĉ kiel alternativo fakte fortigas intereson de homoj al la internacia lingvo Esperanto, interalie ĉar ili ekvidas esperanton ne plu kiel mortinta 19-jarcenta aŭ 20-jarcenta projekto, sed kiel vivanta lingvo kiu iom post iom povas moderniĝi. Cetere, mi aldonu ke "iĉ" allogas ne nur "kelkajn ge(j)junulojn" sed ankaŭ ĝenerale homojn seksegalismemajn kaj tiujn kiuj esperas lingvon plej regulan, flekseblan kaj precizan kiel internacian komunikilon.

kunlaboreme, Boris-Antoine LEGAULT

Bonege! Se ŝanĝo en Esperanto alogos homojn, kial Ido ne allogigas homojn? Vere, miloj kaj miloj da homoj hodiaŭ preferas Idon, ĉar Ido havas seksneŭtran prononon, kaj la fia Esperanto ne! Ni ĉiuj scias ke milonoj da homoj plendas por internacian lingvon, sed faras strikon kontraŭ fundamenta Esperanto! Homoj ne allogiĝis al Esperanto, ne por detaloj en ĝi, sed por la ideo mem! Tiu estas modismo, legu bonvole artikolon esperantidojn pri tio. Roberto 03:57, 16. Apr 2006 (UTC)

Dankon pro via komento Roberto. Nu, mi dirus ke homoj ĝenerale allogiĝus al esperanto ne nur pro la ebleco uzi la lingvon seksegalisme, sed tiu ebleco povas kontribui al fortigi intereson en tiuj homoj kiu jam proksimas la esperantan ismaron. Kontraŭe, malflekseblo de esperantistoj rilate al ebla ŝanĝo kiu estas lingve tre eta sed isme sufiĉe grava certe malinteresigas plurajn homojn (mi povas pruvi tiun aserton ;)), interalie ĉar ĝi donas la impreson ke esperantistoj ne kapablas adaptiĝi al novaj situacioj. Se mi ne kredus ke esperanta komunumo ankaŭ povas pliegalismiĝi (ne nur ekuzante la sufikson 'iĉ' sed pere de ŝanĝoj en ĝia ĝis nun tre vircentra kulturo), mi eble jam estus forlasinte la movadon. Almenaŭ pri mi, ne temas pri modismo, pri aliaj homoj mi eble ne kompetentas diri.

Kunlaboreme, Boris-Antoine LEGAULT

Kial do, mia kara, homoj ne pasas al Ido? Ido estas fleksebla! Ĉuij ĉiam povas proponi ŝanĝojn! Ido estas simila al Esperanto, estas neŭtrala, ktp. Krom tio, ĉiuj kiu ekkonas Esperanton, ja kontaktiĝis al Ido! Kial do, Ido fiaskis? Roberto 05:09, 16. Apr 2006 (UTC)
Esperanto kiel lingvo devas esti agnoskita kaj agnoskata de naciaj registaroj kaj oficejoj kiel plua oficiala lingvo. Ĝi ne devas resti nur kiel ludilo aŭ amuzilo de kelkaj homoj en la mondo, al kiu la cetera mondo ridas dirante: "Kaj kio estas tiu Esperanto? Kion vi pruvis ekde la jaro 1887? Nenion. Nenie estas tabuloj en Esperanto, nenie estas prospektoj en hoteloj en Esperanto, oni nenie en publiko parolas per Esperanto, mi nenie aŭdis ĝin." Jes, ankaŭ tiaj opinioj al Esperanto estas aŭdeblaj inter neesperantistaro. Petro 16. Apr 2006 05:27 (UTC)

Kiu aldonis ĉi tion? nekomprenebla por mi[redakti fonton]

Mi citas: "Oni jam delonge re respektas la fundamenton pri homvortoj. La plejmulto da esperantistoj jam pensas en sia "amikaro", ne sia "geamikaro". Pro maluziĝo de ge-: (ekz geknaboj, genaskintoj, geplenkreskuloj, geinstruistoj) - pluraloj de supozeble nurviraj formoj ofte montras grupon enhavante ankaŭ inojn. Pro tio en lernejoj mankas novvorto kiel ekz knabiĉoj aŭ knabmalinoj, por indiki grupon da knaboj sen knabinoj."

Nu, mi komprenis tiun "supozeble nurviraj formoj", tamen mi trovis 6000 guglaĵojn por "ŝi estas mia amiko" kaj nur mil por "ŝi estas mia amikino". Kaj istoj, participoj kaj uloj en reala vivo uzindas kaj uzeblas neŭtrale ekde la origino de esperanto. Tiel aperas en multaj lernolibroj kaj vortaroj.

Kaj pri ĉi tio: "Pro tio ke vir- signifas ne nur maskla, sed ankaŭ plenkreska, kunmetaĵoj kiaj virknaboj, virnaskintoj, aŭ virplenkreskuloj (vidu supre) estas malkompreneblaj."

Mi kredas ke tiuj kunmetaĵoj ja estas kompreneblaj. Ne eblas logike pensi ke vir en ĉi tiuj kazoj signifas plenkreskan, ĉar ne ekzistas plenkreskajn knabojn. Plenkreskuloj estas mem plenkreskaj, do temus nur pri malinaj plenkreskuloj, estus kiel diri iĉaj plenkreskuliĉoj, kial specifi dufoje? Kaj virnaskintoj estas ambigua, tio ja tiel estas, sed tiam la plej ofta signifo de vir, do malineco, ek-agas... kaj restas nur pensi ke temas pri viraj/malinaj/iĉaj naskintoj (eble plenkreskaj, eble ne), kaj se plenkreskajn oni celis, tiu plej probable uzintus "plenkreskaj" aŭ la kunteksto mem solvus tion.

Amike, --Alekso92 (diskuto) 17:19, 6 Jul. 2015 (UTC)