Jorge Camacho

El Vikipedio

(Alidirektita el Jorge CAMACHO)
Saltu al: navigado, serĉo
Jorge Camacho
Jorge Camacho en Madrido en 2005; foto de Kike Calvo
Dato de naskiĝo 1966
Loko de naskiĝo Zafra, Ekstremaduro, Hispanio
Nacieco hispano

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝinta en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.

Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.

Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. En aprilo 2008 li eklaboris ankaŭ kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid.

Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto, 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.

Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.

Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.

Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.

Enhavo

[redakti] Verkoj

Camacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.

Siatempe Camacho estis ano de la t.n. Hispana Opo kaj nun estas membro de la ibera grupo aŭ Ibera Skolo de esperantlingvaj verkistoj.

En la 1990-aj jaroj, li komencis publike kontraŭstari Giorgio Silfer pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail Bulgakov) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro.

[redakti] Listo de verkoj

[redakti] Tradukoj

[redakti] Noveloj kaj romanoj

[redakti] Poemaroj

[redakti] Eseoj

[redakti] Aliaj

Kontribuis al BA1, BA2 kaj BA3.

[redakti] En la vikipedio

[redakti] Eksteraj ligiloj

· Eklipsas
· Jorge CAMACHO (ĉe OLE)
· La saturna skorpio, de Gonçalo Neves
· Galabijo en Bruselo, de Mauro Nervi
· La liturgio de l' foiro (kun suplemento)La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)
· La ĉapo de la sterko-vermo
· Ekstremoj
· Ibere libere
· La Majstro kaj Martinelli
· Se barbaroj iam (unu el liaj kvar sciencfikciaj rakontoj en Sferoj 10)
· Lingvaj manipulistoj
· La mava lingvo
· Bloga Vortaro
· Verkoj de kaj pri Jorge Camacho en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
· Esperanta Respubliko

[redakti] Ligiloj al recenzoj fare de Camacho

· recenzoj de originalaj verkoj ĉe OLE
· aliaj recenzoj kc ĉe jorgevikio, i.a.:
· recenzo "Cite kaj incite"
· recenzo "Ne ĉio verda estas merda"

[redakti] blogo

· blogo de Jorge Camacho