Diskuto:Kasio Diono
Kasjo / Kasio[redakti fonton]
Kial Kasjo kaj ne Kasio?
- NPIV preferas la formon Kasio por la latina vira nomo: [1] “Kasi/o. Romana vira nomo”. (Krome Diono ankaŭ estas en NPIV: [2])
- Aliaj Vikipediaj artikoloj uzas la formon Kasio, ekz. Kajo Kasio Longino, Kasio Ĥereo; neniu alia uzas la formon Kasjo, krom referencoj al ĉi tiu artikolo (serĉrezultoj).
- La fama verkisto Anna Löwenstein uzas la formon Kasio Diono, ekz. en la romano Morto de artisto: [3]
- Zamenhof mem preferis Esperantigi tiajn latinajn nomojn per la sufikso -io; ekz. la Fundamenta vira nomo Julio [4].
- Unu mala kialo estus por konservi la nacilingvajn akcenton sur la unua silabo (Cássius). Sed tion mi ne rigardas kiel tre gravan; nur kelkaj Esperantigitaj nomoj konservas la nacilingvajn akcentojn. (Ekzemple, Iúlius → Julío.)
Tial mi preferas la formon Kasio. Osteologia (diskuto) 23:35, 25 maj. 2019 (UTC)