Diskuto:Koloro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam temas pri koloroj, ŝajnas al mi pli avantaĝe uzadi ajektivajn artikolojn. Unue, ĉar tiaj formoj pli ofte uzatas ("La flago de Iksio estas nigra kaj flava"), due, ĉar multaj koloroj havas plej naturan nomon adjektive; ekz-e "Oranĝa" klare temu pri la koloro, dum artikolo "oranĝo" ambiguas kaj devus temi pri frukto. Mi do movas la jamajn paĝojn al adjektivaj versioj, sendemande. Sed mi tamen ŝatus ricevi viajn reagojn, estimataj kunlaborantoj. Ĉu por ĉu kontraŭ. Bab 07:54, 27. Sep 2004 (UTC)

Mi samopinias. Ne plaĉas al mi la nuna situacio, kun Purpur-a kaj Turkis-a, sed Nigr-o kaj Verd-o! Ĉu Bab ankoraŭ ne movis la paĝojn, aŭ ĉu iu poste movis ilin reen?
--VerdLanco\(diskutu) 14:22, 21. Jul 2005 (UTC)
En aliaj okazoj oni deklaris al mi, ke ĉiu artikoltitolo nepre estu substantiva. Mi akceptis tiun principon, (ne nur) ĉar estas avantaĝe agi ĉi-rilate unuece. En la ĉiutaga lingvouzo oni certe uzas (ekzemple) "bela" pli ofte ol "belo", "vera" pli ofte ol "vero", "angle" aŭ "la angla" pli ofte "angla lingvo", sed tamen supozeble preskaŭ neniu preferas uzi adjektivojn, adverbojn, verbojn en la funkcio de titolo. Laŭ mia kompreno la kaŭzo estas simpla: adjektivoj (kiel ankaŭ adverboj, verboj) ne estas nomoj. Adjektivo nur kune kun substantivo taŭgas por nomi nocion. Jes, povas esti ke mi eraras. Tamen bonvolu decidi, ĉu "plaĉas" al vi la sekva propozicio:: "La artikolo parolas pri (la) verda." Ĉu ĝi plaĉas aŭ ne eĉ ne gravas; gravas ke mankas klareco. Verda kio? "Verda koloro" aŭ "Verdo" estas kompletaj nomoj, "Verda" ne. Eĉ se rilate al koloroj niaj gepatraj lingvoj uzas la saman vortformon sen ŝanĝo jen en adjektiva, jen en substantiva funkcio, tamen la gramatiko de Esperanto klare diferencigas. Tion mi petas konsideri. --Montanesko 17:52, 21. Jul 2005 (UTC)
PS.: Certe nenio pledas kontraŭ uzo de la koloradjektivoj ene de artikolo tie kie la kunteksto ebligas tion.
Do, kion pri la artikoloj fiki kaj krokodili? Bab 12:12, 1. Nov 2005 (UTC)

Mi permesiĝis etan korekton[redakti fonton]

Anstatau la vorto "Celulo" (persono, kiu strebas atingi celon ?) mi opinias, ke ĉelo estas pli ĉe sia loko en retino, atendante la bastonetojn kaj konusetojn, kiu enkoraŭ ne ekzistas.--Jean-François Clet 23:28, 10. Nov 2009 (UTC)

Falsaj, malnovaj konceptoj pri koloroj[redakti fonton]

Tiu artikolo pri koloro, kaj ĉiuj artikoloj pri individuaj koloroj, uzas la falsan, praan koncepton de la kolorcirklo. Tiu koncepto estis miskompreno de Neŭtona koloronuanca cirklo de lumo (ne pigmento). Bazo por la kolorcirklo absolute ne ekzistas laŭ fiziko aŭ laŭ homa kolorovido. Veraj bazaj koloroj ne ekzistas, aŭ de lumo, aŭ pigmento. Se ili ekzistus, ili certe ne estus ruĝo, flavo, kaj bluo. Ruĝo eĉ ne ekzistas en la spektro, kaj ĝi povas esti farita per miksas aliajn kolorojn. En la angla: do "primary" colors exist? — ★ Parsa (diskuto) 17:56, 21 Feb. 2016 (UTC)