Diskuto:Nacia himno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paĝo estas tadukita el la angla responda paĝo. Titoloj de la himnoj ĝenerale aperas nacilingve kun esperantotraduko. Tamen restis kelkaj kie anstataŭ la nacilingva titolo aperis angla traduko dum la koncerna ŝtato ne estas anglalingva. Cetere en la anglalingva vikipedio estas kutimo majuskligi ĉiujn vortojn de titolo dum ne estas la regulo en la esperanta. Indus plu kontroli ke ne restas tiaj.

Cetere uzo de kodo á por montri á en la titolo de la slovaka himno (Nad Tatrou sa blyská) kaŭzis peturbon en la montro de la tabelo (tria kolumno ekaperis krome, dum la ĉelo kun nomo de slovaka himno ne aperis). Sekve estas evitinda uzi tiajn kodojn ene de ligo ene de tabelo !

El tiu paĝo estos eble krei po unu paĝon por ĉiu nacia himno laŭ la modelo de tiuj kiuj jam estas faritaj. Ili jam preskaŭ ĉiuj estas en la anglalingva vikipedio kun nacilingvaj tekstoj. Nur necesas provizi esperantan tradukon. Tiu kolekto de himnoj ankaŭ estas kolekto de ekzemploj de lingvoj kiujn indus ligi al la prilingvaj artikoloj.

Jen gvidlinioj pro tiu parto de la projekto.

Arno Lagrange 08:07, 28. Okt 2003 (UTC)

Ĉu ne estus pli bone titoli la paĝojn pri la himnoj kiel "Nacia himno de ŝtato? Poste estus uzebla ŝablono, kia estas en Nacia himno de Litovio. Aŭ fari alidirektilojn el la formo Nacia himno de ... al la origina nomo de landa nomo de la himno. Poste la ŝablono estus uzebla. Kerio 19:25, 7. Jul 2008 (UTC)
Tre bona ideo, Kerio ! Laŭ vikipedia vojo, kuraĝu realigi viajn bonajn ideojn ! Mi preferas la solvon ke la nacilingva titolo estu redirektilo al artikolo kun titolo "Nacia himno de ..." laŭ la ekzemplo de Tautiška giesmė kiu redirektas al Nacia himno de Litovio. AL @ 19:45, 7. Jul 2008 (UTC)
Mi preferas la malon, nome Nacia himno de X redirektu al la kanto, kiu havas sian propran, unikan titolon. La naciaj himnoj estas de tempo al tempo ŝanĝataj, kiel nacian himnon oni uzadas diversajn kantojn en diversaj periodoj. --Lohengrin (diskuto) 15:13, 14 Aŭg. 2014 (UTC)