Diskuto:Rekristaliga varmotraktado
La koncepto traktata de ĉi tiu artikolo, nome varmigo de metalo por moligi ĝin, ŝajne respondas al la termino mal/hard/i en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:
- mal/hard/i 1. Varmigi harditan ŝtalon ĝis la bluo, por nuligi ĝian hardecon
Simile, la Angla-Esperanta Vortaro de John C. Wells ankaŭ donas la tradukon malhardi por la responda anglalingva termino anneal. Osteologia (diskuto) 13:41, 29 mar. 2020 (UTC)