Rekristaliga varmotraktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekristaliga varmotraktado, en metalurgio kaj scienco pri materialoj, estas varmotraktado kiu ŝanĝas la fizikajn kaj foje la kemiajn proprecojn de materialo por pliigi ties duktilecon kaj malpliigi ties durecon, farante ĝin pli laborebla. Ĝi postulas plivarmigon de materialo super ties rekristaliga temperaturo, tenante ĝin laŭ taŭga temperaturo, kaj poste malvarmigante ĝin.

En rekristaliga varmotraktado, atomoj migras en la kristala strukturo kaj la nombro de delokigoj malpliiĝas, konduke al la ŝanĝo en duktileco kaj en dureco.

Ĉe la kazoj de kupro, ŝtalo, arĝento, kaj latuno, tiu procezo estas plenumita per varmigo de la materialo (ĝenerale ĝis brilruĝo) dum momento kaj poste malrapide lasanta ĝin malvarmiĝis al la etosa temperaturo en trankvila aero. Kupro, arĝento[1] kaj latuno povas esti malvarmigita malrapida en aero, aŭ rapide per hardado en akvo, malkiel feraj metaloj, kiaj ŝtalo, kiuj devas esti malvarmigitaj malrapide al hardado. Tiel la metalo estas mildigita kaj preparita por plua laborado, kiel stampado aŭ formado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-24. Alirita 2015-12-30.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thesis of Degree, Cable Manufacture and Tests of General Use and Energy. - Jorge Luis Pedraz (1994), UNI, Files, Peru.
  • Dynamic annealing of the Copper wire by using a Controlled Short circuit. = Jorge Luis Pedraz (1999), Peru: Lima, CONIMERA 1999, INTERCON 99,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]