Distrikto Nowa Ruda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Nowa Ruda
Pola nomo powiat noworudzki (ĝis 1975)
distrikto de Prusio
Provinco Malsupra Silezio
Ĉefurbo Nowa Ruda (germane Neurode)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj -
    kampaj -
Areo 334 km2
Loĝantaro 55200 (en 1973)
Loĝdenso 165/km2
vdr

Distrikto Nowa Ruda - pole powiat noworudzki - de la jaro 1954 ĝis la jaro 1975 estis distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Nowa Ruda. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Neurode kaj de 1855 ĝis 1932 estis administra centro de distrikto nomata Kreis Neurode. Ekde la malfondo de la distrikto en 1975 la teritorio apartenas al la distrikto Kłodzko (ĝis 1945 germane Glatz).

urbodomo de Nowa Ruda (germane Neurode)