Divizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Divizio, etimologie, signifas "dividiteco", kaj ĝi ĝenerale portas la nocion de "parto" aŭ "disiĝo". Ĝia preciza signifo dependas de la fako, en kiu ĝi terminas.

_

_

En Biologio

Divizio estas rango de la botanika klasifiko, super klaso.

Ĝi en biologio egalas kiel filumo ĉe la plantojregno ĉe fungoj kaj nomiĝas divizio.

La ĉefaj plantaj divizioj estas la muskoj (divizio Bryophyta), la filikoj (divizio Filicophyta), la ekvizetoj (divizio Sphenophyta), la cikasoj (divizio Cycadophyta), la ginko (divizio Ginkgophyta), la koniferoj (divizio Pinophyta), la gnetoj (divizio Gnetophyta), kaj la angiospermoj (divizio Anthophyta).

Angiospermoj estas florplantoj, nun dominantaj la plantan mondon (80% el ĉiu vaskulaj plantoj estas angiospermoj.


En Militistiko

Divizio estas parto de armeo (ĝenerale konsistanta el inter 2 kaj 4 regimentoj aŭ brigadoj), havante 10-40 mil homojn.