Doctor Alimantado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doctor Alimantado
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (72-jaraĝa)
en Kingstono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Jamajko
Okupo
Okupo kantistomuzikproduktisto • produktoro • diskĵokeo
vdr

Dr Alimantado (denaske Winston James Thompson; 1952 en Kingstono, Jamajko), konata ankaŭ kiel The Ital Surgeon, estas jamajka kantisto de regeo, , kaj muzikproduktoro.[1]

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Thompson aliĝis al la Rastafaria movado tre frue.[1] Li ektalentis por lokaj sonsistemejoj kiel tiuj de Coxsone Dodd nome 'Downbeat' kaj 'Lord Tippertone', kaj ekregistris tre juna sub variaj nomoj (Winston Price, Winston Cool, Ital Winston, aŭ Youth Winston).[1] Liaj unuaj registraĵoj estis por Lee "Scratch" Perry kaj Bunny Lee - "Place Called Africa Version 3" kaj "Maccabee Version". Li revenis kun Lee "Scratch" Perry en 1976, kaj registris la DĴ parton de la kanto de Devon Irons 12" de "Ketch Vampire". Inter 1971 kaj 1977 liaj unuopaĵoj estis nepublikigitaj ekster Jamajko, disponeblaj nur en Britio per importado. Li konstruis sian reputacion per melodioj kiel "Oil Crisis" (versionante la kanton de Horace Andy nome "Ain't No Sunshine"), "Sons of Thunder", "Gimme Mi Gun" por Gregory Isaacs' "Thief a Man" kaj "Poison Flour", el eltondaĵo de la ritmo de The Paragons nome "Man Next Door". Li ĉefe trafis sukceson meze de la finaj 1970-aj jaroj, ĉefe pro sia plej bone konata albumo Best Dressed Chicken in Town (1978), kolekto de Greensleeves Records de kantoj registritaj meze de la 1970-aj jaroj, kun Alimantado muzikante super kantistoj kiel John Holt, Gregory Isaacs, Jackie Edwards kaj Horace Andy. Liaj melodioj miksis siajn kredojn pri la Rastafaria movado kun komentario pri la aktualaj aferoj de sia komunumo; por ekzemplo "Poison Flour" referencis al katastrofo okazinta en Januaro 1976 kiam 79 personoj en Jamaica estis grave venenigitaj pro konsumado de faruno, poluita per filtrado de insekticido parationo en la kelo de ŝipo: dek sep mortis.

Alimantado populariĝis inter punkaj rokistoj en la 1970-aj jaroj post Johnny Rotten laŭdis lin en intervjuo.[2] Li estis menciita en la kanto de 1979 "Rudie Can't Fail" de The Clash en la linio "Like the doctor who was born for a purpose".[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Moskowitz, David V. (2006) Caribbean Popular Music: an Encyclopedia of Reggae, Mento, Ska, Rock Steady, and Dancehall, Greenwood Press, (ISBN 0-313-33158-8), p. 295-6
  2. Cook, Stephen "[Doctor Alimantado ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas Best Dressed Chicken in Town Review]", AllMusic, alirita en 2010-01-23