Doku Umarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Doku Umvarov aŭ laŭ la rusa oficiala formo Doku Ĥamatoviĉ Umarov, ankaŭ Dokka UmarovDoka Umarov; ĉeĉene Умаран Хамади кант Докка [Umaran Ĥamadi kant Dokka], ruse cirile Доку Хаматович Умаров aŭ Докка Умаров respektive Дока Умаров; estas ĉeĉena gerila batalisto kaj teroristo. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1964 en Ĥarsenoj (ruse Харсеной, ĉeĉene Хьорсана [Ĥorsana]), distrikto Ŝatoj (ruse Шатой, ĉeĉene Шуьйта [Ŝu'jta]) de Ĉeĉenio.

Umarov estis prezidanto de la internacie ne agnoskita "Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio" (ruse Чеченская Республика Ичкерия, ĉeĉene Нохчийн Республика Нохчийчоь), la kaŝa registaro de la ĉeĉenaj separatistoj, ĝis li la 31-an de oktobro 2007 deklaris sin "emiro de la Kaŭkaza Emirlando". Kiel vicprezidanto li post la morto de la antaŭa prezidanto Abdul Halim Sadulajev la 17-an de junio 2006 aŭtomate transprenis ties postenon. Umarov en la lastaj 10 aktive plubatalis kontraŭ la armeo de la Rusia Federacio kaj laŭ iuj informoj komandas plurcent ĉeĉenajn batalistojn.

La 24-an de majo 2011 la registaro de Usono deklarigis, ke informo pri li estos pagata je 5 milionoj da usonaj dolaroj. Internacie en bankoj stokata kapitalo de li kaj de la Kaŭkaza Emirlando devas esti frostigitaj.