Kaŭkaza Emirlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŭkaza Emirlando
7-a de oktobro 2007 – 2016

terorisma organizaĵo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
flago de la "Kaŭkaza Emirlando"

La Kaŭkaza Emirlando (ĉeĉene Имарат Кавказ [Imarat Kavkaz], ruse Кавказский Эмират [Kavkazskiy Emirat]) estas memproklamita (laŭ vidpunkto reala aŭ fikcia) ŝtato, parte sekvaĵo de la Ĉeĉena Respubliko de Iĉkerio. Ĝi oficiale anonciĝis la 31-an de oktobro 2007 fare de la tiama prezidanto de Iĉkerio, Doku Umarov, kiu iĝis la unua emiro. La armea branĉo estas la Kaŭkaza Fronto, kiu partoprenis en la Dua Ĉeĉenia milito. La registaroj de Rusio kaj de Usono deklaris la Kaŭkazan Emirlandon terorisma organizaĵo.

La 24-an de majo 2011 la registaro de Usono deklarigis, ke informo pri la gvidanto Doku Umarov estos pagata je 5 milionoj da usonaj dolaroj. Internacie en bankoj stokata kapitalo de li kaj de la Kaŭkaza Emirlando devas esti frostigitaj.

La gvidantoj de la Kaŭkaza Emirlando deklaras ke sia teritorio konsistu el la sekvaj provincoj:

areoj kiujn postulas por si la Kaŭkaza Emirlando

Tamen, laŭ Doku Umarov, la bazo de ribelaj batalistoj fidelaj al li etendiĝu "de Azerbajĝano ĝis Abĥazio". La subtenantoj de la emirlando komprenu ĝin islamisma ŝtata unuo.

Multaj antaŭaj subtenantoj de Doku Umarov en Ĉeĉenio responde al la deklaro de la "nova ŝtato" retiris sian subtenon kaj opinias ke ili volus limiĝi al sendependiĝo de Ĉeĉenio el la Rusia Federacio, sen tiaj planoj pri ekspansio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]