Domingo Ortega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domingo Ortega 1935

Domingo López ORTEGA (naskiĝis la 25-an de februaro 1906, Borox, Toledo, Hispanio – mortis la 8-an de majo 1988, Madrido) estis fama - pro kuraĝeco - hispana matadoro kaj fakverkisto.

Li venis el laborista familio, surscenis unaufoje en 1928 en taŭrlukto. Kiel matadoro li ekagis la 8-an de marto 1931 kaj poste luktis dum 20 jaroj en la areno. Li estis unu el la plej famaj, festitaj matadoroj de Hispanio: lia lerteco kaj kuraĝeco efikis grandparte la sekvantojn.

Lia verko El Arte del Toreo (Arto de la taŭrlukto; 1950) popularigis lian stilon. Li retiriĝis en 1954.