Domo Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Latina
vdr
Kuraĝigilo verki hodiaŭ en la lingvo de la Romianoj, la eŭropaj prapatroj.

Domo Latina (latine Domus Latina) estas societo fondita de Guy Licoppe - prezidanto de la Fondaĵo Melissa - en la 16-a de decembro 1989. Renkontiĝloko regula estas domo en Bruselo, kie oni praktikas la latinan lingvon kiel vivan lingvon babilante, prelegante kaj kreante novajn vortojn por la moderna vivo. En 2005 oni kunvenis eĉ en la Erasma Domo.

Poemo verkita omaĝe al la societo[redakti | redakti fonton]

Pri tiu aparta societo la belga poeto Alain van Dievoet skribis la sekvanton en la latina: [1]:

DOMUS LATINA BRUXELLENSIS
Hic nova Roma latet, sed non tacet inter amicos,
hic prisci lente renovatur lingua Latini.
Hic loquitur Gaius, Tulli Ciceronis ad instar,
respondentque omnes puro sermone Quiritum !
Floribus hic Latii carpit nova mella Melissa,
quae sparget longe trans oras oceanosque
qua nova stella micans, expellet clarius umbras.
Rivulus hic tenuis reddet tibi, Romule, Thybrim.
Huc recreato orbi redeunt Saturnia regna.[2]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La poemo sur la retpaĝaro de la poeto.
  2. Traduko: Tie ĉi kaŝas sin la Nova Romo sed ne mute: inter amikoj oni renovigas paŝon post paŝo la malnovan latinan lingvon. Tie ĉi retoras Guy laŭ la modelo de Cicerono kaj lia aŭskultantaro respondas flue kiel romiaj senatanoj. El la floroj de Latio la abelo, Melissa, ĉerpadas novan mielon, kiun ĝi poste disdonos trans la marbordoj kaj oceanoj: brilos nova stelo forpelonta la ombrojn pro sia venkanta klareco. Tiu ĉi rojo redonos al vi, Romulo, la riveron Tibero kaj de tie ĉi revenos la regno de Saturno en refaritan mondon.