Don Benito
Don Benito | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Badajoz | ||
Poŝtkodo | 06400 | ||
Retpaĝaro | Municipo de Don Benito | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mariano Gallego Barrero (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37,048 (2012) | ||
Loĝdenso | 67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 38°57′46″N 5°51′56″U / 38.96278°N, 5.86556°U (mapo) Koordinatoj: 38°57′46″N 5°51′56″U / 38.96278°N, 5.86556°U (mapo) | ||
Alto | 280 m [+] | ||
Areo | 561,6 km² (56 160 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Don Benito [+] | |||
Don Benito estas urbo de hispana regiono Ekstremaduro.
Situo
Ĝi situas precize en ties suda provinco Badajoz, norde de tiu provinco kaj ĉe la valo de rivero Gvadiano. Fakte estas ĉefa urbo de distrikto nomita Supra valo de tiu rivero (Vegas Altas), konsiderante ke la dua duono de tiu valo ekde Mérida okcidenten estus Malsupra valo -kun ĉefa urbo en Montijo- kaj ekde Mérida orienten Supra valo. Tiu Supra valo estas terkultura zono kies ĉefa urbo estas Don Benito, kiu kune kun apudega urbo Villanueva de la Serena, formas centron de tiu distrikto -kaj administra kaj komerca- kaj de la apuda distrikto La Serena, pli sekeca distrikto, oriente de la provinco Badajoz.
Loĝantaro
La loĝantaro estas de iom pli ol 37.048 loĝantoj dediĉitaj ĉefe al komerco, terkultura industrio kaj servoj. Al ties municipo apartenas ankaŭ apudaj vilaĝoj konstruitaj laŭ fama Plan Badajoz meze de 20a jarcento, kiel Ruecas, Vivares, Gargáligas, ktp. Do samtempe donbenitanoj estas kaj urbanoj kaj vilaĝanoj.
Historio
La urbo disvolviĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento ĉirkaŭ la kvartalo kie situas la preĝejo de Sankta Sebastiano. Poste pligrandiĝis al la nordo ĉirkaŭ la kvartalo kie nun situas la placo, preĝejo de Sankta Jakobo, urbodomo, kulturdomo, ktp. Ĉirkaŭ la 16a jarcento sendependiĝis de la tiama administra centro de Medellín kaj riĉiĝis danke al terkulturo kaj brutbredado. Tamen dum la 17a jarcento la loĝantaro malkreskis pro malsanoj, plagoj, ktp. Denove dum la 18a jarcento la urbo pligrandiĝis ĝis kiam ekestis la plej grava en la regiono. Dum la napoleona milito okazis batalo de hispano-franca armeo kontraŭ hispano-angla en malpreciza loko situanta inter Don Benito kaj Medellín kaj dum la intercivitana milito la fronto estis fiksita ĉe la rivero, do Don Benito estis la lasta grava urbo de la respubliko en tiu regiono dum du jaroj, dum la okcidenta parto de la provinco estis jam sub regado de frankista armeo kaj kontrolo.
Murdo de Don Benito
Partikulara okazaĵo kiu plenigis la komencon de la 20-a jarcento estis la tiel nomita Murdo de Don Benito en 1902. Tiam riĉulo García de Paredes kaj komplicoj klopodante perforti knabinon murdis ŝin kaj ŝian patrinon. Dum la procezo la loĝantaro ribeliĝis kontraŭ la jura proceduro kaj per manifestacioj, pikedoj kaj popola premo devigis la aŭtoritatojn:
- ne okazigi la juĝon en la provinca ĉefurbo, sed en Don Benito mem,
- ne elpreni la akuzitojn el la urbo,
- peti mortopunon,
- ke tiu estu la fina decido,
- ke la ekzekuto okazu en Don Benito mem, kaj eĉ
- ke ĉiuj povu paradi antaŭ la kadavroj por konstati, ke vere la ekzekuto okazis.
Por tiuj atingoj okazis popola premado dum kelkaj jaroj; fakte la ekzekutoj okazis en 1905. Dum tiuj jaroj la naciaj ĵurnaloj multe parolis pri la afero, ĉefe pro tio ke temis pri gravuloj kiujn la popolo atingos mortigi page de iliaj misfaroj. De tiam oni konis la urbon kiel "la urbo de la murdo". Poste oni starigis silentadon, dume la altaj tavoloj reokupis la regadon; dum la dua duono de la jarcento la murdo kaj ties procezo estis tabua temo.
Vidindaĵoj
Urba muzeo, kulturdomo planita de fama arkitekto Rafael Moneo -ankaŭ aŭtoro de la Nacia Muzeo de Romiana Arto en Mérida, preĝejo de Sankta Jakobo, ktp. En la ĉirkaŭaĵo estas vidindaj naturaj lokoj de monteto Las Cruces kaj rivereto Ortiga kie vidindas restaĵoj de antikvaj muelejoj. Je 8 km estas vilaĝo Medellín, naskiĝurbo de Hernán Cortés.
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.