Tonĝak aŭ Dongjak estas unu el la sume 25 urbodistriktoj, koree nomataj -gu (en koreaj karaktroj구, per ĉina skribo 區) de Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Per koreaj karaktroj la distrikto skribiĝas 동작구 kaj per ĉina skribo銅雀區. Laŭ la censo de 2010, en la urbodistrikto vivis 397 317 loĝantoj sur areo de 16,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 301 loĝantoj/km².
La areo situas ĉe la suda bordo de la rivero Han, vidalvide de la urbodistrikto Yongsan-gu norde de la rivero, en la suda duono de la urbego.