Dorsosako
El Vikipedio
Dorsosako aŭ tornistro estas ujo el ŝtofo, mola plasto (nilono aŭ pvc) aŭ el ledo (nuntempe nur pro modaj kialoj), kiun oni portas helpe de rimenoj sur la dorso. Malpezaj dorsosakoj estas portataj nur per ŝultraj rimenoj, plej pezaj havas aldonan talirimenon por porti ilin ne nur per la ŝultroj, sed ankaŭ per la koksoj.
La plej malnova tipo de dorsosako estis portilo, kiu konsistis nur el malferma kadraĵo ligna aŭ metala fiksita al la rimenoj.
Historio [redakti]
La plej malnovan tian dorsosakon oni trovis kun la glacihomo Ötzi el la neolitiko (ŝtonepoko), ĉirkaŭ 3300 a.K. en la Alpoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vikivortaro proponas moton de vortaro «Dorsosako»