Douwe Mout van der Meer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Douwe Mout van der Meer

Douwe Mout VAN DER MEER (n. en 1704 - mortis post 1758) estis nederlando, kiu famiĝis en la 18-a jarcento pro la rinocero, kiun li ekspoziciis en pluraj eŭropaj landoj.

Li naskiĝis en Nederlando la 12-an de aprilo 1704 ene de familio da ŝipanoj. Lia patro, samkiel lia avo kaj patrinaj onkloj, estris komercajn marŝipojn. Li mem fariĝis ŝipisto, kaj fariĝis ŝipestro por la Nederlanda Orienthinda Kompanio. En 1740, li estris la Knappenhof el Hindio al Eŭropo, kaj en 1742-1744 li estris la Goidschalxoord inter Nederlando kaj Hindio.

Ekde 1744, li forlasis la kompanion kaj ekis novan karieron kiel spektaklisto : li vojaĝis tra la tuta Eŭropo por prezenti hindan rinocerinon, nomitan Clara, kiun li trovis en Bengalio en 1741. Ĉar jam estis pluraj sukcesaj ekspozicioj de rinoceroj en Londono en 1684 kaj 1739, van der Meer konstruis specialan veturilon por la besto kaj akompanis ĝin al Bruselo. Sukceso tuj trafis la spektaklon, kaj li do daŭrigis sian vojaĝon ĝis 1758, tra germanlingva Eŭropo, Francio kaj Italio, antaŭ reveni al centra Eŭropo kaj finatingi Anglion.

La lasta spektaklo okazis en Londono en 1758, kie la rinocerino Clara mortis la 14-an de aprilo. Pri la posta vivo de Douwe Mout, kiu estis nobeligita de la aŭstria imperiestro, oni nenion scias.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Irene Verheij, Op reis met Clara. De geschiedenis van een bezienswaardige neushoorn, 1992
  • Glynis Ridley, Clara's Grand Tour : Travels with a Rhinoceros in Eighteenth-Century Europe, New York, Atlantic Monthly Press, 2004.