Dragomirești (Maramureș)
Dragomireşti (dragomireŝtj) (hungare: Dragomérfalva) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sighetu Marmaţiei.
Historio
La unua mencio okazis en 1405. Ekde la 17-a jarcento la loĝantoj okupiĝis pri minado de naftoj. En 1717 la tataroj bruldetruis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Máramaros. En 1910 ĝi havis 2608 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 3 510 (rumanoj). Dragomireşti ricevis urborangon en 2004.
Famuloj
En la iama Dragomérfalva naskiĝis hungara ministro János Bud.
Fontoj
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)