Dumagia kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, dumagia kubo estas magia kubo kiu ankaŭ restas magia se ĉiuj ĝiaj nombroj estas kvadratigitaj.

En 1934, Cazalas provis sed malsukcesis konstrui dumagian kubon. David M. Collison konstruis dumagian kubon de ordo 25 en nepublikigita papero. En 2000 John Hendricks publikigis perfektan magian kubon de ordo 25 kies kvadrato estas duonperfekta magia kubo; ĝi havas ordon 25 kaj magian konstanton 195325.

En januaro de 2003, Christian Boyer esploris dumagian kubon de ordo 16, la kubo mem estas perfekta magia, sed ĝia kvadrato estas nur duonperfekta magia. Ĉi tiu estis rapide sekvita per la alia dumagia kubo de ordo 16 kiu mem estas perfekta kaj ĝia kvadrato estas duonperfekta, dumagia kubo de ordo 32 ĉe kiu ambaŭ la baza kubo kaj ĝia kvadrato estas perfektaj, kaj dumagia kubo de ordo 27 ĉe kiu la baza kubo estas perfekta sed ĝia kvadrato estas duonperfekta.

La dumagiaj kuboj de ordo 16 de Boyer estas la plej malgrandaj sciataj dumagiaj kuboj, kaj lia kubo de ordo 32 estas la unua sciata perfekta dumagia kubo ankaŭ kies kvadrato estas perfekta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]